Sud-Koreio kaj KDPR rekte elsendos ĉefajn okazaĵojn de interkorea pintkunveno

(GMT+08:00) 2018-04-19 14:00:39     Redaktoro:Yu

La sud-korea prezidentejo Blua Domo diris merkrede, ke Sud-Koreio kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) konsentis rekte elsendi ĉefajn okazaĵojn de la baldaŭa interkorea pintkunveno en la fino de tiu ĉi monato.

La Blua Domo diris, ke la du flankoj konsentis rekte elsendi ĉefajn okazaĵojn de la pintkunveno inter sud-korea prezidento Moon Jae-in kaj la plej alta gvidanto de la KDPR Kim Jong Un al la tuta mondo, de la unua sceno, en kiu Moon kaj Kim manpremos.

La interkonsento estis atingita de la du flankoj tiutage dum la dua labornivela intertraktado por diskuto pri sekureco, protokolo kaj amaskomunikiloj dum la pintkunveno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin