Enketgrupo de OPKA sendis sekurecteamon al siria urbeto Douma

(GMT+08:00) 2018-04-19 14:41:35     Redaktoro:Yu

La siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke la enketgrupo de la Organizo pri Prohibo de Kemiaj Armiloj (OPKA) marde sendis sekurecteamon al la urbeto Douma en la regiono Orient-Ghouta de Damasko por trakti la lokan sekurecon kaj tiel fari preparon por surloka esploro de specialistoj de la organizo.

Siria vicministro pri eksterlandaj aferoj Faisal Makdad diris lunde, ke la siria registaro volas kunlabori kun la enketgrupo de la Organizo pri Prohibo de Kemiaj Armiloj kaj liveros al ili necesajn oportunojn.

Estis raportoj, ke okazis kemia atako en la urbeto Douma en la 7a de aprilo. Tri tagojn poste, la siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj anoncis, ke la siria registaro jam formale invitis la Organizon pri Prohibo de Kemiaj Armiloj sendi enketgrupon al Douma por surloka esploro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin