Sekureca Konsilio de UN diskutis novan raporton pri toksiĝo de eksa spiono

(GMT+08:00) 2018-04-19 19:09:42     Redaktoro:Yu

La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj merkrede akre diskutis la novan raporton pri la laŭdira atako per nerva preparaĵo kontraŭ eksa rusa spiono en Britio. Iuj membroj petis identigi kaj kapti la krimulojn kaj aliaj urĝis sin deteni.

Izumi Nakamitsu, alta reprezentanto de la UN pri aferoj de malarmado, resumis la novan informon pri la toksiĝo de eksa rusa duobla agento Sergei Skripal kaj lia filino Yulia en la brita urbo Salisbury en la 4a de marto. La informo venis el la Organizo pri Malpermeso de Kemiaj Armiloj. Ŝi diris, ke la organizo konfirmis toksan preparaĵon konsekvencan kun la rezulto de la komenca enketo de la brita registaro.

Konstanta reprezentanto de Britio al la UN Karen Pierce diris, ke laŭ informoj ricevitaj de Britio, Rusio kaŝis la produktadon kaj stokon de iuj kemiaj armiloj.

Sed konstanta reprezentanto de Rusio al la UN Vasily Nebenzya refutis, ke enketo de la Organizo pri Malpermeso de Kemiaj Armiloj nur konfirmis la ingrediencon de la tokso kaj ne povas subteni la senbazan akuzon de Britio, kaj la enketo determinis, ke la tokso povas esti produktita en iu ajn laboratorio posedanta taŭgan ekipaĵon.

Konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN Ma Zhaoxu urĝis ĉiujn partiojn konsiliĝi plu kaj daŭrigi enketon por konstati la fakton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin