Trump esperas havi tre sukcesan renkontiĝon kun Kim

(GMT+08:00) 2018-04-19 19:49:15     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump diris, ke li estas esperplena pri sia venonta renkontiĝo kun Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), kaj samtempe li evertis pri sekvoj de eventuala malsukceso de la renkontiĝo.

Trump faris la rimarkojn en komuna gazetara konferenco kun japana ĉefministro Shinzo Abe merkrede en Florido. Li diris, ke li esperas havi tre sukcesan renkontiĝon, aludante lia planitan renkontiĝon kun Kim en majo aŭ komenco de junio. Li aldonis, "Ni faros ĉion eblan por igi ĝin tutmonde sukcesa."

Tamen, Trump akcentis, ke li ankoraŭ estas preta por retiriĝi el la de li nomata granda renkontiĝo inter la gvidantoj de du landoj, kiuj delonge estis malamikoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin