Vizito al la Lageto de la Nigra Drako--de Alessandra Madella

(GMT+08:00) 2018-04-19 10:32:39     Redaktoro:祃璟琳

Je la fino de pasinta januaro mi vizitis kun lernejaj geamikoj la Lageton de la Nigra Drako (ĉine, Heilong Tan 黑龙潭) en la norda parto de Kunming, en la Yunnan-provinco de sud-okcidenta Ĉinio. La parko havis siajn daoismajn komencojn antaŭ 2000 jaroj en la Han-dinastio. Kaj ĝi famas pro sia Draka Lageto ĉirkaŭita de ŝtona balaŭstrado, en kiu speguliĝas en tiu sezono blankaj kaj roz-koloraj prun-floroj, krom la daŭre inspira vido de la monto Longquan. La bunta flaŭra simfonio de la parko inkluzivas bananan ĝardenon por aŭskulti pluvon, pinan arbaron por ĝui ventan murmuron kaj azalean ĝardenon por bonvenigi printempon. En la varmeta januara klimato de Kunming ankaŭ magnolioj kaj papavoj jam bele floris. Tiu ĉi riĉeco trovas eĥon en la ne malproksima Botanika Ĝardeno de Kunming. Entute oni povas pasigi en la historie riĉaj vojetoj de la parko plezuran posttagmezon. La loko bonegas ankaŭ por infanoj. Fakte, la komuna postkurado, por ke ili ne falu en la abundajn akvofluojn, povas krei surprizigajn kaj plezurajn ligojn inter familioj.

Antaŭ ol eniri en la parkon, miaj geamikoj gvidis min al proksima tipa restoracio, kie meze de ĉiu ronda tablo troviĝas pajla ĉapelo. Ĝi estas iom pli granda, sed samstila kun la pajla ĉapeloj, kiuj ŝirmas la kapojn de la kamparanoj en Ĉinio kaj Sud-Orienta Azio. Tiuj ĉapeloj videblas ankaŭ en la Artkolegio de Kunming kaj mi pensas, ke unu el la plej ikonaj signoj de ĝia internaciiĝo estas kapoj de laboristoj levataj sub ili por aŭskulti la provludojn de la valsoj de Strauss fare de nia nova internacia orkestro. Fakte inter la multaj strangaĵoj, per kiuj Yunnan-anoj fiere substrekas sian apartan identecon, estas la fakto, ke per ĉapeloj oni povas kuiri. Aliaj strangaĵoj, kiujn ili amis ripeti antaŭ la alveno de enlandaj grand-rapidaj trajnoj, estas, ke en Yunnan aŭtobusoj pli rapidas ol trajnoj kaj historie pli facilis trajne veturi eksterlanden ol al alia ĉina urbo. En la restoracio ĉapeloj kovras ŝtonajn ujojn muntitajn en la centro de la tablo, en kiuj eblas kuiri ekzemple fiŝan supon. La aromoj de la herboj kaj spicoj sub tiu ĝentila kovrilo funde miksiĝas en la supo, harmonigante ĝian guston. Sur la tablo ankaŭ troviĝas piklitaj ajleroj, samtempe desinfektaj kaj gusto-plenigaj.

Ĉe la parka enirejo de la Lageto de la Nigra Drako bonvenigis nin grandaj vazoj ornamitaj pere de sukces-venigaj ideogramoj sur ruĝa papero, celebrantaj la tiam proksiman feston por la ĉina novjaro meze de februaro. Ene de la vazoj, grandegaj malfermitaj kukurboj sidis sur plenpleno da maizspadikoj. La simbolo estas klara. Kukurboj aperas en la origin-mitoj de lokaj naciecoj kiel la loko, el kiu la unuaj homoj devenis. Ilia ronda formo pensigas fakte al la kurvoj de graveda virino, same kiel la rondeco de persiko faras ĝin simbolo de bonŝanco en Orienta Azio. De ĝi ekzemple naskiĝis la japana mita heroo Momotarō. Simile maizspadikoj, kiuj kamparanoj de la Miao-nacieco sekigas plenaere sur arboj aŭ tegmentoj, aludas al fekundeco per sia granda nombro da maizeroj. La temo de abundo estis substrekata de la multegaj japanaj vent-sonoriloj pendigitaj al dratoj super la vazoj, kiuj sone kontribuis al la vida impreso.

Unu el la plej interesaj lokoj ene de la parko estis la daoisma templo de la Draka Fonto (ĉine, Longquan guan龙泉观), kiu troviĝas proksime de unu el la plej belaj lokoj por spekti plum-floradon. La buntaj koloroj kaj dinamikaj formoj de la statuoj de la dioj de la tondro, fulmo, vento kaj pluvo enirigis nin en la centran korton. Sur ĝiaj grundoj troviĝas interalie belega kameli-arbo de la Tang-dinastio (618-907) kaj skulptitaj motivoj, en kiuj ofte aperas serpento luktanta kun testudo. Daoismaj monaĥoj kaj semajn-finaj volontuloj de ambaŭ seksoj rekoneblis per la longaj haroj kaj la blua survestaĵo, dekoraciita malantaŭe sur la kolumo fare de la simbolo de la ĉiam moviĝantaj komplementaj fortoj de la naturo.

Nia vizito estis tiam aparte interesa, ĉar la templo estis organizanta kaligrafian eventon por bonvenigi la ĉinan novjaron. Kiel ĝentila volontulino diplomiĝinta ĉe arta kolegio klarigis al ni, ili zorge venigis la plej famajn majstrojn pri kaligrafio de Yunnan por doni ekzemplon de sia arto, senpage skribante bonŝancajn frazojn sur ruĝa papero por la ege interesata publiko. Ĉar Kunming estas konata kiel printempa urbo kaj la novjara festo estas samtempe printempa festo en Ĉinio, la ideogramo de printempo preskaŭ rivalis kun feliĉo en la petataj frazoj. Laŭ ĉina kutimo, tiuj paperoj devas poste esti gluataj sur la enirpordoj de la domoj, laŭ specifa ordo por maksimigi la bonŝancon. Kiel la ĝentila sinjorino argumentis, tia kaligrafia evento estis precipe grava por infanoj kaj geknaboj, kiuj nuntempe pro sia uzo de komputilo kaj poŝtelefono preskaŭ forgesis kiel bone skribi ideogramojn. La lernejoj nun oferas nur malmulte da kaligrafiaj horoj kompare kun la kresko de la teknikaj instru-objektoj kaj malmulte da gepatroj vidas la neceson de kromaj privataj klasoj, por ke siaj gefiloj perfektiĝu en tiu arto. Tiu maniere perdiĝas ne nur tradicia ĉina eleganteco, sed ankaŭ la ebleco por la geknaboj plene esprimi sian personan karakteron, samtempe kaptante la naturan fluon de la universo per la libera movo de sia mano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin