Xi gratulis al Miguel Diaz Canel pro lia elektiĝo kiel kuba prezidanto

(GMT+08:00) 2018-04-20 12:46:27     Redaktoro:Selena

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde gratulis al Miguel Diaz Canel pro lia elektiĝo kiel kuba prezidanto.

Xi diris en la gratula mesaĝo, ke Ĉinio kaj Kubo estas bonaj kamaradoj, amikoj kaj partneroj, kiuj sincere fidas unu la alian kaj havas komunan futuron. Xi aldonis, ke la du poploj kultivis profundan amikecon dum longa kaj peniga batalo, servante kiel granda forto al disvolvado de la duflankaj rilatoj.

Xi akcentis, ke li alte atentas la rilatojn kun Kubo kaj volas striktigi interŝanĝojn kun la unua sekretario Raul Castro por antaŭenpuŝi disvolvadon de la rilatoj, kaj ke li volas labori kun prezidanto Diaz Canel por vastigi kaj profundigi kunlaboron inter la du landoj kaj atingi novan sukceson de la amikeco inter Ĉinio kaj Kubo en la nova epoko.

En la sama tago, ankaŭ ĉefministro Li Keqiang sendis gratulan mesaĝon al Diaz Canel.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin