Novaĵoj  (Aprilo 20)

(GMT+08:00) 2018-04-20 16:29:10     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia vendreda elsendo. Estas la 20a de aprilo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi gratulis al Miguel Diaz Canel pro lia elektiĝo kiel kuba prezidanto; Ĉinio kaj Japanio konsentis akceli preparojn por mekanismo de aeraj kaj maraj kontaktoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Miguel Diaz-Canel ĵaŭde estis elektita kiel nova prezidanto de Kubo, fariĝante sukcedanto de Raul Castro.

Li diris en sia unua parolado kiel prezidanto antaŭ la Nacia Asembleo, ke en la nuna internacia medio, en kiu paco kaj sekureco estas minacataj, Kubo ne ŝanĝos sian politikon nek cedos pri suvereneco kaj sendependeco, kaj ankaŭ principaj demandoj estas nediskuteblaj.

Post transdono de la prezidanteco de la Ŝtata Konsilio, 86-jara Castro, restas la unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo, kiu estas rigardata kiel gvida forto de la kuba socio.

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde gratulis al Miguel Diaz Canel pro lia elektiĝo kiel kuba prezidanto.

Xi diris en la gratula mesaĝo, ke Ĉinio kaj Kubo estas bonaj kamaradoj, amikoj kaj partneroj, kiuj sincere fidas unu la alian kaj havas komunan futuron. Xi aldonis, ke la du poploj kultivis profundan amikecon dum longa kaj peniga batalo, servante kiel granda forto al disvolvado de la duflankaj rilatoj. Xi akcentis, ke li alte atentas la rilatojn kun Kubo kaj volas striktigi interŝanĝojn kun la unua sekretario Raul Castro por antaŭenpuŝi disvolvadon de la rilatoj, kaj ke li volas labori kun prezidanto Diaz Canel por vastigi kaj profundigi kunlaboron inter la du landoj kaj atingi novan sukceson de la amikeco inter Ĉinio kaj Kubo en la nova epoko.

Ĉinio kaj Japanio konsentis akceli preparojn por lanĉi mekanismon pri aeraj kaj maraj kontaktoj en sia naŭa altnivela konsiliĝo pri maraj aferoj, kiu okazis de ĵaŭdo ĝis vendredo en la japana urbo Sendai.

oficialuloj el ministerioj pri eksterlandaj aferoj, defendaj ministerioj, leĝplenumaj kaj administraj departementoj pri maraj aferoj de ambaŭ landoj ĉeestis la intertraktadon. La du flankoj okazigis plenan kunvenon pri konsiliĝa mekanismo kaj kvar grupaj kunvenoj pri politikoj kaj leĝo, mara defendo, maraj leĝplenumo kaj sekureco, kaj mara ekonomio. La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri demandoj rilataj al la Orienta Ĉina Maro kaj diskutis pri manieroj de mara kunlaboro. Ili akiris pluan progreson en intertraktado pri frua lanĉo de mekanismo pri mara kaj aera komunikado inter siaj defendaj departementoj, kaj konsentis akceli preparojn por lanĉi la mekanismon. Ili ankaŭ konsentis plibonigi defendajn interŝanĝojn por fortigi reciprokan fidon kaj diskutis konkretajn planojn por tiaj interŝanĝoj.

La ĉina fabrikanto de telekomunikaj ekipaĵoj ZTE vendrede diris en deklaro, ke ĝi ne akceptos malpermeson de Usono kontraŭ la kompanio, nomante la decidon ekstreme maljusta.

La kompanio ZTE faris anoncon, post kiam la usona Departemento de Komerco marde anoncis efektivigi rifuzon de eksportaj privilegioj kontraŭ ZTE por suspektataj malobservoj de la Reguloj de Eksporta Administrado.

La kompanio ZTE, kies stabejo troviĝas en Shenzhen, diris, ke ĝi decidas preni ĉiujn rimedojn permesitajn de leĝo por protekti siajn leĝajn rajtojn kaj interesojn, kaj samtempe ĝi daŭrigos klopodojn por solvi la demandon per dialogo.

La ĉina Ministerio de Komerco diris ĵaŭde, ke la usona agado kontraŭ la kompanio ZTE difektos Usonon mem. Gao Feng, proparolanto de la ministerio, diris, ke la agado celas Ĉinion, tamen, ĝi fine subfosos Usonon mem."

Ĉina ambasadoro al Libano Wang Kejian ĵaŭde subskribis dokumenton kun la Monda Nutraĵa Programo por marki la finon de la projekto de ĉina nutraĵa helpo al siriaj rifuĝintoj en Libano.

La dokumento estis subskribita de Wang kaj la landa direktoro de la Monda Nutraĵa Programo en Libano, Dominik Heinrich. Laŭ la interkonsento subskribita kun la Monda Nutraĵa Programo en 2016, Ĉinio promesis liveri 100 milionojn da usonaj dolaroj en humanitara helpo al rilataj landoj kaj internaciaj organizoj, de kiuj 2 milionoj da dolaroj estis liveritaj al la Monda Nutraĵa Programo por subteni la siriajn rifuĝintojn en Libano kaj Jordanio per urĝa nutraĵa liverado. Kiel parto de la 2 milionoj da dolaroj, 500 mil dolaroj da helpo profitigis 16 000 siriajn rifuĝintojn en Libano.

La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj merkrede akre diskutis la novan raporton pri la laŭdira atako per nerva preparaĵo kontraŭ eksa rusa spiono en Britio. Iuj membroj petis identigi kaj kapti la krimulojn kaj aliaj urĝis sin deteni.

Izumi Nakamitsu, alta reprezentanto de la UN pri aferoj de malarmado, resumis la novan informon pri la toksiĝo de eksa rusa duobla agento Sergei Skripal kaj lia filino Yulia en la brita urbo Salisbury en la 4a de marto. La informo venis el la Organizo pri Malpermeso de Kemiaj Armiloj. Ŝi diris, ke la organizo konfirmis toksan preparaĵon konsekvencan kun la rezulto de la komenca enketo de la brita registaro.

Konstanta reprezentanto de Britio al la UN Karen Pierce diris, ke laŭ informoj ricevitaj de Britio, Rusio kaŝis la produktadon kaj stokon de iuj kemiaj armiloj.

Sed konstanta reprezentanto de Rusio al la UN Vasily Nebenzya refutis, ke enketo de la Organizo pri Malpermeso de Kemiaj Armiloj nur konfirmis la ingrediencon de la tokso kaj ne povas subteni la senbazan akuzon de Britio, kaj la enketo determinis, ke la tokso povas esti produktita en iu ajn laboratorio posedanta taŭgan ekipaĵon.

Sud-korea prezidento Moon Jae-in diris, ke la Korea Duoninsulo devas fini la mekanismon de milithalto kaj proklami finon de milito, marŝante al subskribo de pacinterkonsento.

Moon faris la rimarkojn en parolado en tagmanĝo kun kelkaj amaskomunikiloj en la prezidentejo Blua Domo. Li diris, ke la Korea Duoninsulo devas starigi mejloŝtonon de la malfermo de nova vojo per la interkorea pintkunveno por realigi sennukleigon, starigi mekanimson pri longedaŭra paco kaj disvolvi daŭripovajn interkoreajn rilatojn. Li aldonis, ke nun estis nur la unua paŝo al la dialogo, kaj estas ankoraŭ frue por aserti sukceson de la dialogo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin