Fokusoj de la Semajno (Apr. 20)

(GMT+08:00) 2018-04-20 10:25:09     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi lunde kunprezidis la kvaran altnivelan ekonomian dialogon inter Ĉinio kaj Japanio kun japana ministro pri eksterlandaj aferoj Taro Kono.

Wang diris, ke la dialogo estis rekomencita post la okjara interrompo meze de plibonigo de duflankaj rilatoj. Nun la duflanka ekonomia kunlaboro estas ĉe la nova deirpunkto, alfrontante novajn historiajn kondiĉojn kaj makromedion, kaj la du flankoj devas profundigi komunikadon el strategia kaj pragmata perspektivo por faciligi reciprokan komprenon, akumuli reciprokan fidon, antaŭenigi kunordigon kaj plifortigi kunlaboron. Wang rimarkigis, ke ĉi tiu jaro markas la 40an datrevenon de la reformo kaj malfermo de Ĉinio, kaj sub la novaj cirkonstancoj, Ĉinio komencos la novan vojaĝon de reformo kaj malfermo en la nova epoko kaj serĉos disvolviĝon kun pli alta kvalito, plilarĝigos malfermon kaj plibonigos komercan medion, kaj rapidigos la disvolvadon de Zono kaj Vojo. Li diris, ke la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Japanio alfrontas novajn historiajn ŝancojn, kaj la du flankoj devas alte ŝati la tendencon de pliboniĝo de duflankaj interligoj, kiu estis malfacile atingita, defendi la politikan fundamenton de duflankaj rilatoj, persisti en reciprokutilaj kaj kungajnaj rezultoj kaj komuna disvolvado, kaj sin dediĉi al plialtigo de la kvalito kaj nivelo de duflanka ekonomia kunlaboro, precipe kunlaboro en la kampoj de energiŝparado kaj mediprotekto, scienca kaj teknika novigo, pintklasa fabrikado, financado kaj bankismo, kundivida ekonomio, kuracado kaj prizorgo de maljunuloj.

Kono diris, ke ekonomia kunlaboro estas grava bazo kaj impulso por japana-ĉinaj rilatoj. Ĉi tiu jaro markas la 40an datrevenon de la subskribo de la Japana-Ĉina Traktato de Paco kaj Amikeco, kaj duflankaj rilatoj alfrontas oportunojn por plibonigo en ĉiuj kampoj kaj stabila disvolvado. Li aldonis, ke frontante al novaj ŝanĝiĝoj en ekonomia situacio de la du landoj kaj la mondo, Japanio volas labori kun Ĉinio por plani kaj vastigi ekonomian kaj komercan kunlaboron el la nova perspektivo.

La Sekureca Konsilio de la UN sabate okazigis urĝan publikan kunvenon, post kiam Usono, Francio kaj Britio lanĉis militajn batojn kontraŭ Sirio. Ĉina delegito vokis ĉiujn rilatajn partiojn pri la demando de Sirio reveni al la kadro de internacia leĝo kaj solvi la demandon per dialogo kaj konsiliĝo.

Ma Zhaoxu, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, diris en la kunveno, ke Ĉinio urĝas ĉiujn rilatajn partiojn sin deteni de agoj, kiuj povas eskaladi la situacion, reveni al la kadro de internacia leĝo kaj solvi la demandon per dialogo kaj konsiliĝo. Li akcentis, ke ampleksa, senpartia kaj objektiva enketo devas esti efektivigita por atingi fidindan konkludon, kiu povas elteni provon de historio. Li aldonis, ke Ĉinio volas ludi plu pozitivan kaj konstrueman rolon por politika traktado de la siria demando kaj konservado de paco kaj stabileco de Mez-Oriento kaj la mondo.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke se Usono daŭre endanĝerigos multflankecon kaj liberan komercon, Ĉinio estas preta kaj prenos rimedojn por protekti ilin.

Proparolanto Hua Chunying faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco. Hua diris, ke Ĉinio montris sian klaran starpunkton en multaj okazoj, ke Ĉinio kaj Usono devas respekti unu la alian, trakti unu la alian egale kaj serĉi kungajnajn rezultojn. Ŝi diris, ke dum intertraktadoj kun Ĉinio en la lastaj tagoj, Japanio kaj Hindio ambaŭ esprimis sian subtenon al la multflanka komerca sistemo kaj tutmonda liberkomerca reĝimo kun la Monda Organizo pri Komerco ĉe la kerno. Multaj eksterlandaj gvidantoj esprimis similajn opiniojn. Ŝi aldonis, ke 107 usonaj komercaj grupoj oponas la planon de la usona registaro pri altrudi aldonajn tarifojn al ĉinaj varoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin