ZTE: Ekstreme maljusta kaj neakceptebla malpermeso de Usono

(GMT+08:00) 2018-04-20 13:52:02     Redaktoro:Yu

La ĉina fabrikanto de telekomunikaj ekipaĵoj ZTE vendrede diris en deklaro, ke ĝi ne akceptos malpermeson de Usono kontraŭ la kompanio, nomante la decidon ekstreme maljusta.

La kompanio ZTE faris anoncon, post kiam la usona Departemento de Komerco marde anoncis efektivigi rifuzon de eksportaj privilegioj kontraŭ ZTE por suspektataj malobservoj de la Reguloj de Eksporta Administrado.

La kompanio ZTE, kies stabejo troviĝas en Shenzhen, diris, ke ĝi decidas preni ĉiujn rimedojn permesitajn de leĝo por protekti siajn leĝajn rajtojn kaj interesojn, kaj samtempe ĝi daŭrigos klopodojn por solvi la demandon per dialogo.

La ĉina Ministerio de Komerco diris ĵaŭde, ke la usona agado kontraŭ la kompanio ZTE difektos Usonon mem. Gao Feng, proparolanto de la ministerio, diris, ke la agado celas Ĉinion, tamen, ĝi fine subfosos Usonon mem."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin