Ĉinio finis projekton de nutraĵa helpo al siriaj rifuĝintoj en Libano

(GMT+08:00) 2018-04-20 14:19:29     Redaktoro:Yu

Ĉina ambasadoro al Libano Wang Kejian ĵaŭde subskribis dokumenton kun la Monda Nutraĵa Programo por marki la finon de la projekto de ĉina nutraĵa helpo al siriaj rifuĝintoj en Libano.

La dokumento estis subskribita de Wang kaj la landa direktoro de la Monda Nutraĵa Programo en Libano, Dominik Heinrich. Laŭ la interkonsento subskribita kun la Monda Nutraĵa Programo en 2016, Ĉinio promesis liveri 100 milionojn da usonaj dolaroj en humanitara helpo al rilataj landoj kaj internaciaj organizoj, de kiuj 2 milionoj da dolaroj estis liveritaj al la Monda Nutraĵa Programo por subteni la siriajn rifuĝintojn en Libano kaj Jordanio per urĝa nutraĵa liverado. Kiel parto de la 2 milionoj da dolaroj, 500 mil dolaroj da helpo profitigis 16 000 siriajn rifuĝintojn en Libano.

En gazetara konferenco, Wang laŭdis la bonan kunlaboron inter Ĉinio kaj la Monda Nutraĵa Programo, promesante pluan helpon al la rifuĝintoj en Libano kaj apudaj landoj. Li ankaŭ esprimis la esperon, ke la siria krizo trovos politikan solvon baldaŭ por fini la krizon de rifuĝintoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin