Ĉinio kaj Japanio konsentis akceli preparojn por mekanismo de aeraj kaj maraj kontaktoj

(GMT+08:00) 2018-04-20 14:40:42     Redaktoro:Yu

Ĉinio kaj Japanio konsentis akceli preparojn por lanĉi mekanismon pri aeraj kaj maraj kontaktoj en sia naŭa altnivela konsiliĝo pri maraj aferoj, kiu okazis de ĵaŭdo ĝis vendredo en la japana urbo Sendai.

oficialuloj el ministerioj pri eksterlandaj aferoj, defendaj ministerioj, leĝplenumaj kaj administraj departementoj pri maraj aferoj de ambaŭ landoj ĉeestis la intertraktadon.

La du flankoj okazigis plenan kunvenon pri konsiliĝa mekanismo kaj kvar grupaj kunvenoj pri politikoj kaj leĝo, mara defendo, maraj leĝplenumo kaj sekureco, kaj mara ekonomio. La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri demandoj rilataj al la Orienta Ĉina Maro kaj diskutis pri manieroj de mara kunlaboro. Ili akiris pluan progreson en intertraktado pri frua lanĉo de mekanismo pri mara kaj aera komunikado inter siaj defendaj departementoj, kaj konsentis akceli preparojn por lanĉi la mekanismon. Ili ankaŭ konsentis plibonigi defendajn interŝanĝojn por fortigi reciprokan fidon kaj diskutis konkretajn planojn por tiaj interŝanĝoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin