Prezidanto Xi parolis pri disvolvado de informadiko

(GMT+08:00) 2018-04-20 18:04:51     Redaktoro:Yu

En la 19a de aprilo 2016, ĉina prezidanto Xi Jinping prezidis simpozion pri retsekureco kaj informadiko. Li diris en sia parolado en la kunveno, ke delonge li deziris okazigi ĉi-rilatan simpozion. Li alvokis sciencistojn plenforte labori por akiri gravajn trarompojn en esplorserĉo de kernaj teknikoj. Li diris, ke ĉiuj devas konscii, ke por Ĉinio restas longa vojo por atingi la mondan nivelon en esplorado pri kernaj teknikoj, kaj la lando devas preni iniciaton en evoluigo de la interreto por certigi retsekurecon kaj nacian sekurecon, per teknikaj trarompoj en iuj ŝlosilaj kampoj. Li atentigis, ke fronte al kompleksa situacio de retsekureco, ĉiuj devas teni la kapon klara kaj esti konsciaj pri retsekureco. Li aldonis, ke disvolvado de la interreto devas konformiĝi al la atendo kaj bezono de la popolo, kaj rilataj aŭtoritatoj devas intensigi siajn klopodojn por popularigo de informadika servo kaj malaltigo de ĝiaj kostoj, por ke la interreto profitigi ĉiujn ordinarajn homojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin