Xi akcentis konstruadon de interreta potenco

(GMT+08:00) 2018-04-21 17:56:59     Redaktoro:祃璟琳

En la 20a kaj la 21a de aprilo en Pekino, okazis la tutlanda laborkunveno pri retsekureco kaj informadiko. Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono de la KPĈ kaj estro de la Komitato pri Retsekureco kaj Informadiko Xi Jinping faris gravan paroladon en la simpozio.

Xi akcentis, ke informadiko alportis ekstreme maloftan okazon al la ĉina nacio. Ni devas kapti la historian ŝancon de informadika disvolviĝo, fortigi pozitivan propaganton surretan, protekti retsekurecon, antaŭenigi teknikajn trarompojn en informadiko, ludi gvidan rolon de informadiko al la ekonomia kaj socia disvolviĝo, aktive partopreni en internacia regprocezo de retspaco, memstare kaj kreive antaŭenpuŝi konstruadon de retpotenco, donante novan kontribuon al ampleksa konstruado de modere prospera socio, granda sukceso de socialismo kun ĉinaj trajtoj en nova epoko kaj realiĝo de la revo de Ĉinio.

Li Keqiang, ĉina ĉefministro kaj vicestro de la Komitato pri Retsekureco kaj Informadiko prezidis la simpozion. Li diris, ke la grava parolado de Xi havas gravan kaj profundan signifon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin