Timema Patrino gajnis premion por plej bona filmo

(GMT+08:00) 2018-04-23 11:18:42     Redaktoro:Selena

La 8a Pekina Internacia Filmfestivalo dimanĉe fermiĝis post publikigo de rezultoj de la premio TianTan. Timema Patrino gajnis la premion por la plej bona filmo, kaj la ĉina filmo Operaco de Ruĝa Maro gajnis la premion por la plej bona vida efekto.

Entute 659 filmoj el 71 landoj kaj regionoj konkuris pri premioj de la filmfestivalo, kaj 15 el ili estis elektitaj kiel kandidatoj por la premioj. La ĉina filmo Operaco de Ruĝa Maro, kies enspezo atingis 3,6 miliardojn da juanoj en la unua trimestro de 2018, gajnis la premion por la plej bona vida efekto.

Timema Patrino, kune produktita de Kartvelio kaj Estonio, gajnis la premion por la plej bona filmo. Ĝi rakontas pri 50-jara dommastrino kaj montras la vivon kaj profesian embarason de virino kaj ankaŭ rivelas ŝian forton kaj kuraĝon. La filmo gajnis ankaŭ la premion por la plej bona aktorino.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin