Pafado okazis en Tennessee, Usono

(GMT+08:00) 2018-04-23 14:50:04     Redaktoro:Shanshan

Dimanĉe en la usona ŝtato Tennessee okazis pafado, 4 homoj mortis, aliaj 3 vundiĝis kaj la atakanto estas serĉata de la polico.

Laŭ raporto de policanoj de Nashville, urbo de la ŝtato Tennessee, dimanĉe la atakanto mortpafis du homojn ekster iu loka restoracio, kaj poste li eniris en la restoracion kaj pafmortigis aliajn du homojn, kaj pluraj homoj estis vunditaj. Iu gasto de la restoracio sukcese forkaptis pafilon de la atakanto, kaj la atakanto forkuris poste.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin