Novaĵoj (aprilo 23)

(GMT+08:00) 2018-04-23 17:12:27     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 23a de aprilo, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Xi Jinping substrekas konstruadon de bela kamparo kun agrabla vivmedio; ĉina prezidanto kaj hinda ĉefministro renkontiĝos en centra Ĉinio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping urĝas solidajn klopodojn por plivastigi la sperton de la ĉina orienta provinco Zhejiang en konstruado de bela kamparo kun agrabla vivmedio kaj levi la senton de gajno kaj feliĉo de ĉiuj kamparanoj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris, ke en la pasintaj 15 jaroj, la provinco plenforte antaŭenigis la konstruadon de bela kamparo kun agrabla vivmedio kaj akiris rimarkindan atingon. Li akcentis, ke plibonigo de kampara vivmedio devas esti antaŭenigita en evoluintaj kaj subevoluintaj regionoj kaj sur malsamaj niveloj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping havos neoficialan renkontiĝon kun hinda ĉefministro Narendra Modi en la 27a de aprilo en Wuhan, ĉefurbo de la ĉina centra provinco Hubei.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi faris la anoncon dimanĉe post interparolado kun vizitanta hinda ministro pri eksterlandaj aferoj Sushma Swaraj.

Wang diris en komuna gazetara konferenco kun Swaraj, ke Xi kaj Modi havos strategian komunikadon pri la profundaj ŝanĝiĝoj de la mondo, kaj interŝanĝos opiniojn pri ĝeneralaj, longtempaj kaj strategiaj demandoj koncernaj al ĉina-hindaj rilatoj.

La lasta renkontiĝo inter Xi kaj Modi okazis en la ĉina sudorienta urbo Xiamen en la lasta septembro post la naŭa pintkunveno de BRICS-landoj.

Wang diris, ke socialismo kun ĉinaj trajtoj eniris novan epokon, kaj Hindio estas en grava periodo de siaj disvolviĝo kaj rejuniĝo. Li diris, ke en la nuna situacio, Xi kaj Modi decidis okazigi ĉi tiun neoficialan renkontiĝon, kio helpos profundigi reciprokan fidon inter la du gvidantoj, fari strategian juĝon pri la monda strukturo kaj la ĉina-hindaj rilatoj kaj gvidi la du landojn por starigi novajn celojn kaj malfermi novajn perspektivojn por la duflankaj interligoj. Li aldonis, ke tio ne nur profitigos la du landojn kaj popolojn, sed ankaŭ havos gravan kaj pozitivan influon sur la pacon kaj disvolviĝon de la regiono kaj la mondo. Li akcentis, ke la du landoj subtenos striktan kunordigon kaj faros bonajn preparojn por la renkontiĝo de la du gvidantoj, por fari ĝin nova mejloŝtono en la historio de la ĉina-hindaj rilatoj.

Swaraj diris, ke la decido pri okazigo de neoficiala renkontiĝo inter la du gvidantoj rivelis la fortan volon de ambaŭ flankoj pri plifortigo de strategia komunikado. Hindio volas labori kun Ĉinio por profundigi la amikecon de gvidantoj per la renkontiĝo, plifortigi fidon inter la du landoj kaj antaŭenigi la hinda-ĉinan strategian partnerecon de kunlaboro al la nova alto.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi lunde interparolis kun vizitanta pakistana ministro pri eksterlandaj aferoj Khawaja Muhammad Asif. Ambaŭ opiniis, ke la ĉina-pakistana tutvetera strategia partnereco estas valorega riĉaĵo por la du landoj, kaj ambaŭ landoj prenos plu disvolvadon de la rilatoj kiel prioritaton en sia diplomatio, striktigos kunordigon kaj kunlaboron en internaciaj kaj regionaj aferoj, antaŭenigos konstruadon de novtipaj internaciaj rilatoj kaj konstruos pli striktan ĉina-pakistanan komunumon kun komuna estonteco.

Wang diris en komuna gazetara konferenco kun Asif post la interparolado, ke ili profunde interŝanĝis opiniojn pri duflanka kunlaboro en ekonomio kaj komerco, sekureco kaj aliaj kampoj kaj determinis la direkton por protekti la tutmondan komercan sistemon kun la Monda Organizo pri Komerco ĉe la kerno kaj plifortigi kunordigon kaj kunlaboron en la kadro de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo. Wang ankaŭ rekonis la klopodojn faritajn de Pakistano en la batalo kontraŭ terorismo kaj promesis doni pozitivan subtenon kaj helpon al Pakistano.

La 8a Pekina Internacia Filmfestivalo dimanĉe fermiĝis post publikigo de rezultoj de la premio TianTan. Timema Patrino gajnis la premion por la plej bona filmo, kaj la ĉina filmo Operaco de Ruĝa Maro gajnis la premion por la plej bona vida efekto.

Entute 659 filmoj el 71 landoj kaj regionoj konkuris pri premioj de la filmfestivalo, kaj 15 el ili estis elektitaj kiel kandidatoj por la premioj. La ĉina filmo Operaco de Ruĝa Maro, kies enspezo atingis 3,6 miliardojn da juanoj en la unua trimestro de 2018, gajnis la premion por la plej bona vida efekto.

Loka polico diris, ke kvar homoj estis mortigitaj kaj tri aliaj vunditaj en pafado en la restoracio Waffle House en la suda usona ŝtato Tenesio dimanĉe.

La Metropola Polica Departemento de Nashville diris, ke kvar homoj estis mortpafitaj kaj tri aliaj vunditaj en la restoracio Waffle House. La atakanto ekpafis frumatene je la 3a horo kaj 25 minutoj. La polico diris, ke kliento forkaptis la fusilon de la atakanto. Li estis nuda kaj forkuris piede. Li estas blanka viro kun mallongaj haroj. La suspektata pafisto estis identigita kiel Travis Reinking, 29-jara viro el la ŝtato Ilinojso.

Xie Xiaoyan, speciala sendito de Ĉinio pri Sirio, diris dimanĉe, ke politika traktado estas la sola elirejo de la daŭranta siria krizo.

En gazetara konferenco en Kairo, Xie esprimis maltrankvilon pri la nuna danĝera situacio en Sirio, kaj urĝis rilatajn landojn mildigi la situacion kaj preni manieron de dialogo. Li reasertis, ke Ĉinio ĉiam oponas la uzon de milita forto aŭ minacon per la uzo de milita forto en internaciaj rilatoj, kaj la suvereneco, sendependeco, unueco kaj teritoria integreco de Sirio devas esti respektataj.

La ĉina diplomato diris, ke Ĉinio estas konvinkita, ke estas neniu milita solvo al la siria demando kaj la sola elirejo estas politika traktado. Li urĝis ĉiujn rilatajn partiojn pri la siria demando reveni al la vojo de pacaj intertraktadoj. Xie rimarkigis, ke Ĉinio subtenas komunikadon kun ĉiuj partioj rilataj al la siria demando, kaj la ĉina registaro invitis delegitojn de la siria registaro kaj opoziciaj partioj respektive viziti Ĉinion por antaŭenigi politikan traktadon. Xie aldonis, ke Ĉinio zorgas pri la humanitara krizo, kiun la siria popolo travivas kaj jam liveris helpon de 740 milionoj da juanoj al siriaj rifuĝintoj.

La afgana Ministerio pri Publika Sano diris dimanĉe, ke almenaŭ 57 homoj estis mortigitaj kaj 119 aliaj vunditaj dimanĉe en suicida atako celanta senkulpajn civilulojn en registrejo de voĉdonantoj en la ĉefurbo Kabulo.

Proparolanto de la ministerio konfirmis al amaskomunikiloj, ke la mortintoj de la atako plejparte estis civiluloj, inkluzive de almenaŭ 21 virinoj kaj 5 infanoj. Krome, estis vunditaj 47 virinoj kaj 16 infanoj. Multaj vunditoj estis transportitaj al la sukura hospitalo en la centro de Kabulo.

La ekstremisma grupo Islama Ŝtato deklaris sian respondecon pri la atako. Afgana ĉefadministranto Abdullah Abdullah kaj eksa prezidento Hamid Karzai forte kondamnis la atakon.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin