Plej bela strato reaperos en Pekino

(GMT+08:00) 2018-04-23 13:37:08     Redaktoro:Xiong

La strato Fuchengmen, formiĝinta el la dinastio Yuan, estas unu el la plej antikvaj stratoj. Jam de longe iras la diro, ke la straton oni travidas kvazaŭ sepcent jarojn. En la proksimaj jaroj, por pli bone protekti la antikvajn urbajn partojn de Pekino, la distrikto Xicheng faras reordigon por siaj stratoj. La duafaza konstrulaboro por la strato Fuchengmen plenumiĝos en 2018.

"Ĉi tie estas ĉio: la rivero Yuhe, gardoturo ĉe angulo de la Imperiestra Palaco, la monto Jingshan, la lago Beihai, la Blanka Pagodo, la ponto Yuhe, la kastelo Tuancheng, la ruĝa muro, la biblioteko, kaj la eksternorme grandaj ŝtonleonoj. Kiel belas, kiel ĉarmas la kombino!" Tiu ĉi priskribo pri la strato Fuchengmen venas el Kamelo Ŝjangzi, la romano de la pekina fama verkisto Lao She. La strato longas 1.4 kilometrojn, kaj laŭlonge de ĝi nun troviĝas multe da antikvaj restaĵoj, ekzemple la Blanka Pagodo de la templo Miaoying, imperiestraj temploj el diversaj pasintaj jaroj, la templo Guangji, la malnova loĝejo de Lusin, kaj tiel plu. En la jaro 1990 la interna strato Fuchengmen estis difinita kiel historia kaj kultura strato protektata.

De sia naskiĝo sinjoro Wang Jiming, nun aĝanta 78 jarojn, loĝas ĉi tie. Li diris, ke en tiuj lastaj jaroj la strato Fuchengmen ŝanĝiĝis ege rimarkinde, kaj la rezulto de la reordigo alportis favoron eĉ al lia pordo. Li rakontis:

"Antaŭe sur la starto abundis liberaj bazaroj, kaj sekve de tio malordoj forte impreseblis. Nun antaŭ niaj okuloj prezentiĝas pureco kaj ordo, ĉar multaj domoj kontraŭleĝe kaj fuŝe konstruitaj de individuoj estis malfaritaj, kaj tiuj kaj aliaj lokoj estas nun ordigataj laŭ plano. Nun mi sentas, ke la strato estas pli kaj pli pura kaj plaĉa al la okuloj."

Laŭ informo, post la rearanĝo la strato, vidate el diversaj flankoj, revenos en "sian plej belan staton", kiun sinjoro Lao She iam prirakontis.

Wang Yuxi, la ĝenerala direktoro de la pekina kompanio Huarong Jinying, diris al raportisto:

"La ĝenerala celo de la reordigo estas revivigi tiun ĉi malnovan straton, farante, ke ĝi estu glata, sekura kaj plena je kultura etoso. Tiam la strataj pejzaĝoj prezentiĝos kiel en malnoveco kaj la urbanoj promenos sur ĝi kun sia rememoro pri la gusto de la antikveco."

Wang Yuxi diris, ke la reordigo celas plibonigi la stratajn pejzaĝojn laŭ la antikvaj fenomenoj, fari ilin havi la tonojn de la historio kaj tradicio, kaj fine reaperigi la "plej belan straton" en Pekino.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin