Serioza akcidento rilate ĉinajn turistojn okazis en Nord-Koreio

(GMT+08:00) 2018-04-23 20:01:09     Redaktoro:Xiong

La 23an de aprilo la retejo de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj informis, ke vespere de la 22a en Hwanghae-pukto, Nord-Koreio, okazis serioza trafika akcidento rilate ĉinajn turistojn. En la regula gazetara konferenco de la 23a de aprilo Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke la akcidento rezultigis pereon de 32 ĉinaj turistoj kaj 4 nordkoreaj laborantoj kaj vundiĝon de 2 ĉinaj turistoj. Tagmeze de la 23a de aprilo Ĉinio jam sendis laboran grupon kun medicinaj fakuloj al Nord-Koreio por doni urĝan savon surloke.

Lu Kang diris: "Ni sincere esprimas doloran funebron al la ĉinaj sannacianoj kaj la nordkoreaj laborantoj kaj profundan kondolencon al iliaj familioj." Li diris, ke la ĉina registaro ĉiam atribuas gravecon al sekurecon de la ĉinaj civitanoj transmaraj, kaj ke tuj post la akcidento la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kaj la ĉina ambasadorejo en Nord-Koreio en la unua tempo komencis la mekanismon de urĝeco por doni rapidan savon kaj trakti sekvojn de la akcidento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin