Astronaŭtino Liu Yang interagis kun lernantoj

(GMT+08:00) 2018-04-24 14:32:25     Redaktoro:Selena

La 24a de aprilo estas la tria Ĉina Spaciala Tago. En tiu tago, ĉina astronaŭtino Liu Yang ĉeestis aktivecon pri diskonigo de sciencaj scioj. Dum la aktiveco, ŝi atenteme respondis demandojn de lernantoj kaj donacis al ili sciencajn librojn.

Liu Yang diris, ke ili ĉeestantaj lernantoj estas la espero de la lando kaj nia bela estonteco. Rigardante iliajn vizaĝojn, ŝi kvazaŭ vidas pli profundan kaj proksiman aerokosmon kaj pli firman revon.

Yuan Minhui, estro de Pekina Esplorejo de Spacialaj Teknikaj Informoj diris, ke starigo de la spaciala tago stimulas sciencan esploron kaj novigon de la tuta socio kaj instigas geknabojn respekti sciencojn kaj kulturon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin