Ĉinio ricevis agrikulturan rikolton en la unua trimestro

(GMT+08:00) 2018-04-24 11:27:50     Redaktoro:Shanshan

En la unua trimestro, la aldonvaloro de la primara industrio de Ĉinio kaj averaga disponebla enspezo de kamparanoj ambaŭ kreskis, kaj la agrikultura ekonomio en la kamparo prosperis, kaj tio metis bonan funtamenton por la strategio pri vigligo de vilaĝoj.

Lunde, Wei Baigang, direktoro de Disvolva kaj Planada da Departemento de la Ministerio pri Agrikulturo kaj Kamparaj Aferoj, diris en la gazetara konferenco, ke en la unua trimestro la aldonvaloro de la primara industrio atingis 89,04 miliardojn da juanoj, pli multe je 3,2% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro. La averaga disponebla enspezo de kamparanoj atingis 4 226 juanoj, pli multe je 6,8% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin