Novaĵoj (aprilo 24)

(GMT+08:00) 2018-04-24 19:47:45     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 24-a de aprilo, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke prezidanto Xi emfazas gravecon de studo pri la Komunista Manifesto; Ĉinio refutas kritikon de Usono pri homaj rajtoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), emfazis la gravecon de studo pri la Komunista Manifesto.

Xi faris la rimarkojn lunde, kiam li prezidis kunvenon de grupa studo de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ. Li diris, ke la celo restudi la Komunistan Manifeston estas kompreni kaj kapti la potencon de la vero de Marksismo kaj verki novan ĉapitron pri socialismo kun ĉinaj trajtoj en la nova epoko. Xi diris, ke de post sia publikiĝo, la Komunista Manifesto forte antaŭenigis disvolvadon de socialismo en la mondo kaj profunde ŝanĝis la historian procezon de la homaro. La vojoj de la nova demokratia revolucio, socialisma revolucio, socialisma konstruado kaj socialismo kun ĉinaj trajtoj, malfermitaj de la KPĈ, estas grandaj kreaĵoj, kiuj kombinas la bazajn principojn de marksismo kun la realaĵo de Ĉinio. Li akcentis, ke la KPĈ estas fidela daŭriganto de la spirito de la Komunista Manifesto.

Prezidanto Xi diris lunde, ke Ĉinio volas profundigi pragmatan kunlaboron kun aliaj membroŝtatoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) en defendo kaj sekureco por kontribui al longtempaj regionaj stabileco kaj prospero.

Xi faris la rimarkojn en kolektiva renkontiĝo kun ministroj pri defendo el Rusio, Kazaĥio, Pakistano, Taĝikio, Uzbekio, kaj la armea ĉefstabestro de Kirgizio. Altrangaj oficialuloj de la ŜKO kaj hinda ambasadoro al Ĉinio ĉeestis la renkontiĝon. Ankaŭ belorusa ministro pri defendo ĉeestis la renkontiĝon kiel speciale invitita gasto.

Xi laŭdis kontribuojn faritajn de la membroŝtatoj de la ŜKO en protekto de regionaj sekureco kaj stabileco, inkluzive de plibonigo de kunvena mekanismo inter defendaj ministerioj kaj militaj gvidantoj kaj okazigo de militaj ekzercadoj.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi interparolis respektive kun pakistana ministro pri eksterlandaj aferoj Khawaja Muhammad Asif kaj rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov lunde en Pekino.

Wang diris al Asif, ke Ĉinio volas labori kune kun Pakistano por efektivigi konsenton de la du ŝtatestroj, striktigi strategian komunikadon, fortigi ampleksan reciprokprofitan kunlaboron kaj puŝi la duflankan ĉiaveteran strategian partnerecon de kunlaboro al pli alta nivelo. Li aldonis, ke Ĉinio firme subtenos plu la klopodojn de Pakistano por defendo de suvereneco, realigo de memstara disvolvado kaj kreado de bona ekstera medio.

Asif diris, ke Pakistano ĝojas vidi neoficialan renkontiĝon inter ĉina prezidanto Xi Jinping kaj hinda ĉefministro Narendra Modi kaj kredas, ke la renkontiĝo pozitive kontribuos por regiona paco kaj plibonigo de rilatoj inter landoj.

Wang diris en renkontiĝo kun Lavrov, ke en la nova situacio, Ĉinio kaj Rusio devas sekvi konsenton de la du ŝtatestroj, fari bonan preparon por altnivelaj kontaktoj, antaŭenigi kunlaboron en diversaj kampoj kaj plifortigi kunordigon en multflankaj kadroj. Lavrov diris, ke Rusio volas klopodi kune kun Ĉinio por certigi sukceson de ĉi-jaraj altnivelaj kontaktoj, akiri novan progreson en la duflankaj rilatoj kaj fruktigi kunordigon kaj kunagon de la du flankoj en internaciaj aferoj.

Ĉinio lunde diris, ke la freŝa usona raporto pri homaj rajtoj estas antaŭjuĝa kaj intencas interveni en internajn aferojn de Ĉinio.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio postulis seriozan traktadon kun Usono pri tio.

Liaj komentoj aludis la tutmondan raporton pri homaj rajtoj por 2017, publikigitan de la usona Ŝtata Departemento, kiu kritikis la praktikon de homaj rajtoj en Ĉinio. Lu diris, ke Usono publikigas tian raporton ĉiujare kaj montras fingrojn al aliaj landoj. Tion malŝatas la plejparto de membroj de la internacia komunumo.

Lu diris, ke ĉi-jara raporto, same kiel la antaŭaj, ignoris faktojn kaj estas ege antaŭjuĝa. Ĉinio klare informis Usonon, ke ĝia intenco interveni en la internajn aferojn de Ĉinio kaj malhelpi la evoluadon de Ĉinio estis vana en la pasinteco kaj ne sukcesos en la estonteco. La ĉina registaro donas grandan gravecon al protekto kaj antaŭenigo de homaj rajtoj kaj akiris historian progreson en homaj rajtoj. La ĉina popolo estas la plej aŭtoritata por paroli pri tio. Ĉinio subtenas traktadojn kaj interŝanĝojn inter landoj pri homaj rajtoj, bazitajn sur egaleco kaj reciproka fido. Li aldonis, ke la pej multaj landoj, inkluzive de Ĉinio, oponas politikigon de homaj rajtoj.

La relajsosatelito por la luna sondilo Chang'e-4, kiu surluniĝos sur la malproksima flanko de la Luno ĉi-jare, estis nomata "Queqiao" - Pigoponto. La nomo estis anoncita de la Ĉina Nacia Spaciala Administracio en mardo, la Spaciala Tago de Ĉinio.

En ĉina popolrakonto, pigoj formas ponton per siaj flugiloj en la sepa nokto de la sepa monato laŭ la luna kalendaro por ebligi Zhi Nu, la sepan filinon de la Ĉiela Diino, renkontiĝi kun sia amata edzo. La paro estis apartigita per la Lakta Vojo.

Franca prezidento Emmanuel Macron lunde interparolis kun sia rusa paralelulo Vladimir Putin per telefono, dirante, ke Francio volas pliigi dialogojn kun ĉiuj rilataj partioj, inkluzive de Rusio, por serĉi politikan solvon al la siria krizo.

Komunikaĵo publikigita de la franca prezidentejo diris, ke Macron diris en la telefona interparolado kun Putin, ke Francio atendas pliigi dialogojn kun ĉiuj rilataj landoj por komenci daŭripovan politikan procezon kaj intensigi humanitaran agadon. La komunikaĵo diris ankaŭ, ke Macron akcentis, ke Francio atendas dialogon kun Rusio. La du ŝtatestroj konfirmis, ke ili interŝanĝos opiniojn pri duflankaj kaj internaciaj aferoj de komuna zorgo dum la maja vizito de Macron al Rusio.

Tadamichi Yamamoto, estro de la Helpa Misio de UN en Afganio, diris dimanĉe, ke Ĉinio faris pozitivajn kontribuojn por stabileco kaj disvolvado de la regiono en la pasintaj jaroj, kaj la kunlaboro inter UN kaj Ĉinio prezentas vastan perspektivon.

La ĉina ambasadorejo en Afganio tiutage okazigis aranĝon kun la temo "Ĉinio – UN – Afganio: Komunumo kun Komuna Estonteco de la Homaro". Yamamoto diris en parolado, ke la ĉina iniciato Zono kaj Vojo kaj la konstruado de la ĉina-pakistana ekonomia koridoro konformas al la komuna deziro de regionaj landoj pri reciproka profito kaj komuna gajno kaj kreas gravajn oportunojn por komercaj kontaktoj kaj socia evoluo en Afganio kaj la regiono.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin