Wang Yi prezidas kunvenon de ministroj pri eksteraj aferoj en ŜKO

(GMT+08:00) 2018-04-24 20:01:15     Redaktoro:Xiong

La 24an de aprilo en Pekino la ĉina ministro pri eksteraj aferoj, Wang Yi, prezidis la konsilian kunvenon de la ministroj pri eksteraj aferoj el la membroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizaĵo (ŜKO). Ĉeestis la kunvenon la ministroj pri eksteraj aferoj el Barato, Kazaĥio, Kirgizio, Pakistano, Rusio, Taĝikio, Uzbekio kaj Ĉinio.

Por konstantigi kunlaboradon de la organizaĵo en la nova situacio, Wang Yi prezentis 6 proponojn al la konveno. La ministroj pri eksteraj aferoj de la aliaj landoj donis altan takson al Ĉinio kiel deĵoranta prezidanto pro ĝia klopodado antaŭenigi la organizaĵon, kaj esprimis la deziron kune kun Ĉinio fari, ke la pintkonferenco en Qingdao akiru pozitivajn fruktojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin