Oficialulo de UN laŭdis Ĉinion pro kontribuo al stabileco kaj evoluo de regiono

(GMT+08:00) 2018-04-24 13:37:48     Redaktoro:Yu

Tadamichi Yamamoto, estro de la Helpa Misio de la UN en Afganio, diris dimanĉe, ke Ĉinio faris pozitivajn kontribuojn por stabileco kaj disvolvado de la regiono en la pasintaj jaroj, kaj la kunlaboro inter la UN kaj Ĉinio prezentas vastan perspektivon.

La ĉina ambasadorejo en Afganio tiutage okazigis aranĝon kun la temo "Ĉinio – la UN – Afganio: Komunumo kun Komuna Estonteco de la Homaro. Yamamoto diris en parolado, ke la ĉina iniciato Zono kaj Vojo kaj la konstruado de la ĉina-pakistana ekonomia koridoro konformas al la komuna deziro de regionaj landoj pri reciproka profito kaj komuna gajno kaj kreas gravajn oportunojn por komercaj kontaktoj kaj socia evoluo en Afganio kaj la regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin