Ĉina ŝtatkonsilanto interparolis kun ministroj pri eksterlandaj aferoj el Pakistano kaj Rusio

(GMT+08:00) 2018-04-24 13:38:45     Redaktoro:Yu

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi interparolis aparte kun pakistana ministro pri eksterlandaj aferoj Khawaja Muhammad Asif kaj rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov lunde en Pekino.

Wang Yi diris al Asif, ke Ĉinio volas labori kune kun Pakistano por efektivigi konsenton de la du ŝtatestroj, striktigi strategian komunikadon, fortigi ampleksan reciprokprofitan kunlaboron kaj puŝi la duflankan ĉiaveteran strategian partnerecon de kunlaboro al pli alta nivelo. Li aldonis, ke Ĉinio firme subtenos plu la klopodojn de Pakistano por defendo de suvereneco, realigo de memstara disvolvado kaj kreado de bona ekstera medio.

Asif diris, ke Pakistano ĝojas vidi neoficialan renkontiĝon inter ĉina prezidanto Xi Jinping kaj hinda ĉefministro Narendra Modi kaj kredas, ke la renkontiĝo pozitive kontribuos por regiona paco kaj plibonigo de rilatoj inter landoj.

Wang diris en renkontiĝo kun Lavrov, ke en la nova situacio, Ĉinio kaj Rusio devas sekvi konsenton de la du ŝtatestroj, fari bonan preparon por altnivelaj kontaktoj, antaŭenigi kunlaboron en diversaj kampoj kaj plifortigi kunordigon en multflankaj kadroj.

Lavrov diris, ke Rusio volas klopodi kune kun Ĉinio por certigi sukceson de ĉi-jaraj altnivelaj kontaktoj, akiri novan progreson en la duflankaj rilatoj kaj fruktigi kunordigon kaj kunagon de la du flankoj en internaciaj aferoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin