Xi emfazas gravecon de studo pri Komunista Manifesto

(GMT+08:00) 2018-04-24 15:25:14     Redaktoro:Yu

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), emfazis la gravecon de studo pri la Komunista Manifesto.

Xi faris la rimarkojn lunde, kiam li prezidis kunvenon de grupa studo de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ. Li diris, ke la celo restudi la Komunistan Manifeston estas kompreni kaj kapti la potencon de la vero de Marksismo kaj verki novan ĉapitron pri socialismo kun ĉinaj trajtoj en la nova epoko.

Xi diris, ke de post sia publikiĝo, la Komunista Manifesto forte antaŭenigis disvolvadon de socialismo en la mondo kaj profunde ŝanĝis la historian procezon de la homaro. La vojoj de la nova demokratia revolucio, socialisma revolucio, socialisma konstruado kaj socialismo kun ĉinaj trajtoj, malfermitaj de la KPĈ, estas grandaj kreaĵoj, kiuj kombinas la bazajn principojn de marksismo kun la realaĵo de Ĉinio. Li akcentis, ke la KPĈ estas fidela daŭriganto de la spirito de la Komunista Manifesto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin