Lu Kang komentis pri homrajta raporto de Usono

(GMT+08:00) 2018-04-24 11:13:21     Redaktoro:祃璟琳
Lu Kang komentis pri homrajta raporto de Usono

Lastatempe usona Ŝtata Departemento publikigis "Landajn Raportojn pri Homaj Ratoj 2017" kaj refoje kritikis Ĉinion pri homrajta situacio. La 23an de aprilo, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris, ke estas vana kaj neniam sukcesos la ago intervenanta en la internajn aferojn de Ĉinio.

Lu diris, ke plejparto de membroj de la internacia komunumo ne ŝatas, ke Usono ĉiujare publikigas la raporton, maldiskrete kritikante aliajn landojn. La ĉijara raporto plue ignoras la faktojn pri Ĉinio. Ĉinio jam postulis seriozan traktadon kun Usono kaj klare sciigis la lastan, ke estas vana kaj neniam sukcesos la ago intervenanta en la internajn aferojn de Ĉinio, influanta la disvolviĝon de Ĉinio. Li diris, ke la ĉina registaro alte taksas protekton kaj akcelon de homaj rajtoj. Post fondiĝo de la nova Ĉinio, precipe post la komenco de la reformo kaj malfermo, la homrajta afero de Ĉinio akiris historian progreson kaj tion atestis la ĉina popolo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin