Fan Xuehui, direktistino alportanta puran ĥorarton al geknaboj

(GMT+08:00) 2018-04-25 09:00:12     Redaktoro:祃璟琳

 

Fan Xuehui

elementa lernejo Xiatun en Yanqing-distrikto

La muziko kiun vi aŭdas venas el la klasĉambro de la vilaĝa centra elementa lernejo Xiatun, en distrikto Yanqing de ĉirkaŭurbo de Pekino. La infanoj tre atendas la ĥoran lecionon ĉiusemajan, ĉar ilia preferata direktistino Fan kondukas ilin al ludado kaj kantado. Direktistino Fan Xuehui eniris en la elementan lernejon malproksiman de la urbcentro en 2015 dank' al la projekto de Pekina Eduka Komisiono. La projekto postulas, ke altnivelaj lernejoj kaj socia forto partoprenu en sporta kaj arta edukado de elementaj lernejoj. Ekde tiam Fan kaj aliaj profeisaj instruistoj alportis muzikan printempon al la infanoj en la vilaĝo. Ŝi diris:

"En la jaro 2014, Pekina Eduka Komisiono organizis la menciitan projekton, komisiante al Ĉina Ĥora Asocio ĥoran edukadon en kvar distriktoj de ĉirkaŭurbo. Mia majstrino prof. Wu Lingfen, specialistino en distrikto Yanqing, kondukis sian kabineton por tiea ĥora edukado. Kiel membro de la kabineto de Wu, mi faris instruadon de ĥoro en la elementa lernejo Xiatun ekde marto de 2015."

La plejparto de tieaj lernantoj ne havas bazajn sciojn pri ĥoro kaj muziko. En la duhora muzika leciono, Fan Xuehui, kunligante internaciajn rimedojn de muzika instruado, kondukis la infanojn koni la muzikon kaj la ĥoran arton per ludoj kaj imito. Laŭ ŝia opinio, edukado alportis al ŝi grandegan sukcessencon.

"Mia plej granda plezuro estas vidi, ke la geknaboj foriras el la klasĉambro kantante. En iuj ĥorgrupoj, la infanoj ne konas kantteknikojn, kaj mi kondukis ilin al ĥoro per imito, instigo kaj rimedoj resumitaj laŭ miaj spertoj."

Fan Xuehui, direktistino de  Pekina Anĝela Infana Ĥoro

Fakte instruado en la vilaĝa lernejo nur estas unu el laboroj de Fan Xuehui kiel ĥora instruistino, ŝia ĉefa laboro estas direktisto de la Pekina Anĝela Infana Ĥoro kaj samtempe disvastigas la ĥoran edukon en mezaj kaj elementaj lernejoj kaj donas trejnadon al ĥoroj de aliaj institucioj aŭ lernejoj. Por ŝi, ĥoro estas ne nur laboro, sed ankaŭ necesaĵo akompananta ŝin dum la vivo. Ŝi ekkonis la ĥoron kiam ŝi lernis en elementa lernejo.

"Miaj gepatroj timis, ke mi ne povis persisti ĝisfine. Tamen en la afero mi persistas ĝis nun, kaj finfine la ĥoro fariĝas la afero strebata de mi dumvive." 、

Fan Xuehui, kun persistemo al la ĥoro, kreskis de infana ĥoro al Ĉina Muzika Akademio, de lernanto al direktisto. Aparta amo al la ĥoro originas de ŝia kompreno pri la kolektiva arto.

"Mia hobio al la ĥoro venas ne nur el kono pri la ĥoro, sed ankaŭ el kompreno pri interno de tiu arto. En la ĥoro, mi lernis ne nur kanton, sed ankaŭ tion, kion rolon mi ludas en la ĥoro."

En la leciono, ŝi estas tiel nomata "diabla direktisto", kiu strikte postulas al la lernanto; post la leciono, ŝi estas idolo de la infanoj. En la ĵus fermita arta festivalo de pekinaj mezaj kaj elementaj lernejoj, la ĥoroj trejnitaj de Fan gajnis bonan atingon. Tamen tio ne estas la plej atentata afero de ŝi. Fan opinias, ke ĥoro estas malrapida arto kaj ŝi plie zorgas disvastigi la veron de la muziko kunlaborante kun infanoj.

Fan Xuehui kun lernantoj

Mi ofte diras al la geknaboj, ke ni devas teni respekton al la ĥorarto. En provludado, mi estas diablo. Mi esperas, ke per la instruado, la geknaboj povas koni la plej ĝojan kaj plej puran ĥorarton. Per akumulado, la geknaboj povas kompreni, ke la ĥoro ne povas esti atingita en unu paŝo.

Kun prudento kaj respekto al la ĥorarto, Fan rigardas la infanojn kiel ne nur lernantoj, sed ankaŭ partneroj en arta kreado. En la mondo de ĥoro, ŝi atendas prezenti pli belan ĥoron kun tiuj partneretoj, kune spertante la povon de muziko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin