Verkis Eto
Vi estas tiu nub' sur la ĉielo
mildeco estas via belo
kial nun vi ja fariĝas
silenta kaj senvorta
kaj ofte larmojn faligas malforta?
vi eble plenas je tro da ĉagreno
pro tio vi ploradas en malsereno
mizeron vian sentas mi en koro
mi ankaŭ dronas en doloro
mi volas blovi kiel vento
rememoron tristan vian for
eĉ iom el via morna plendlamento
vi estas tiu blanka nub' sur la ĉielo
flirtado estas via flosa velo
sed jen nun vi fariĝas deprimiĝa
sen ĝojaj ridoj kaj paroloj
kaj kun tristeco kaj korŝiraj foloj
mi tiom ŝatus esti varma vento
por al vi sendi iom da miela dolĉo
kaj por konsoli vin eĉ dum momento