Fokusoj de la Semajno (Apr. 27)

(GMT+08:00) 2018-04-27 09:35:42     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉinio marde publikigis raporton pri la situacio de homaj rajtoj en Usono. La raporto, titolita "Registro pri Homaj Rajtoj de Usono en 2017," estis publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio, la kabineto de Ĉinio, responde al la Landaj Raportoj pri Praktikoj de Homaj Rajtoj por 2017, kiun publikigis la usona Ŝtata Departemento en la 20a de aprilo.

Ankaŭ la Kronologio pri Malobservo de Homaj Rajtoj fare de Usono en 2017 estis publikigita de la oficejo en mardo.

La ĉina raporto diris, ke Usono denove agis kiel "gardisto de homaj rajtoj" kaj "juĝisto pri homaj rajtoj", dum ĝia propra registro pri homaj rajtoj restis makula kaj montris la tendencon de kontinua malboniĝo. La raporto akuzis Usonon pri serioza malobeo al civilaj rajtoj, sistema rasa diskriminacio, severaj difektoj en la usonostila demokratio, grandigo de la distanco inter riĉuloj kaj malriĉuloj, diskriminacio kaj atenco kontraŭ iuj specifaj grupoj, kiel ekzemple virinoj, infanoj kaj handikapuloj, kaj daŭraj malobservoj de homaj rajtoj en aliaj landoj. La raporto rimarkis, ke dum la vespero de la 1a de oktobro 2017, preskaŭ 60 homoj estis mortigitaj kaj pli ol 800 aliaj vunditaj en amaspafado en Las Vegas, la plej letala maspafado en la moderna historio de Usono.

Ministroj pri eksterlandaj aferoj el la membroŝtatoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) kunvenis marde en Pekino kaj atingis serion da konsentoj pri la venonta pintkunveno de la organizo en la urbo Qingdao.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi prezidis la kunvenon de la Konsilio de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de la ŜKO. Li diris, ke la kunveno faris politikajn preparojn por la pintkunveno kaj metis solidan fundamenton por ĝia sukceso.

Ministroj pri eksterlandaj aferoj el la ok membroŝtatoj, nome Ĉinio, Hindio, Kazaĥio, Kirgizio, Pakistano, Rusio, Taĝikio kaj Uzbekio, subskribis 14 dokumentojn, inkluzive de rezolucio. Ili konsentis pliigi solidarecon kaj reciprokan fidon, plibonigi kunlaboron en sekureco, akordigi disvolvajn strategiojn, intensigi pragmatan kunlaboron, fortigi interpopolajn interŝanĝojn kaj grandigi la internacian influon de la ŜKO.

Wang diris, ke danke al komunaj klopodoj el ĉiuj flankoj, la pintkunveno en Qingdao estos grava renkontiĝo, fiksante estontajn direktojn kaj celojn por la ŜKO kaj markante mejloŝtonon en sia historio. Ĝi estos la unua pintkunveno post grandigo de la membraro en la lasta junio pro aliĝo de Hindio kaj Pakistano.

La relajsosatelito por la luna sondilo Chang'e-4, kiu surluniĝos sur la malproksima flanko de la Luno ĉi-jare, estis nomata "Queqiao" - Pigoponto. La nomo estis anoncita de la Ĉina Nacia Spaciala Administracio en mardo, la Spaciala Tago de Ĉinio.

En ĉina popolrakonto, pigoj formas ponton per siaj flugiloj en la sepa nokto de la sepa monato laŭ la luna kalendaro por ebligi Zhi Nu, la sepan filinon de la Ĉiela Diino, renkontiĝi kun sia amata edzo. La paro estis apartigita per la Lakta Vojo.

Kune kun la relajsosatelito, ankaŭ du mikrosatelitoj, ekspluatitaj de la Harbina Teknologia Instituto, estos senditaj al orbito. La du mikrosatelitoj estis nomataj "Longjiang-1" kaj "Longjiang-2".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin