Novaĵoj (aprilo 27)

(GMT+08:00) 2018-04-27 18:00:22     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 27-a de aprilo, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi vokas realigi altkvalitan kreskon per disvolvado de la jangzia ekonomia zono; Gvidantoj de Sud-Koreio kaj la KDPR promesis okazigi pli oftan renkontiĝon. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde vokis realigi altkvalitan ekonomian kreskon per disvolvado de la jangzia ekonomia zono.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en simpozio pri disvolvado de la jangzia ekonomia zono en Wuhan, ĉefurbo de la ĉina centra provinco Hubei. Li emfazis la gravecon plifortigi reformon kaj novigon, strategian kunordigon, planadon kaj gvidadon en disvolvado de la ekonomia zono.

Xi diris, ke estas grava decido farita de la Centra Komitato de la KPĈ kaj grava strategio koncerna al ĝenerala nacia evoluigo por antaŭenigo de la disvolvado de la jangzia ekonomia zono. Li diris, "En la disvolvado de la ekonomia zono, la ŝlosilo kuŝas en konvena traktado de la rilatoj inter ĝenerala antaŭenigo kaj realigo de trarompoj en ŝlosilaj kampoj, inter mediprotekto kaj ekonomia disvolvado, inter tuteca planado kaj senlaca klopodo, inter forigo de malnovaj kreskomotoroj kaj kultivado de novaj motoroj, kaj inter unuopa evoluigo kaj kunordigita evoluigo."

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris, ke Ĉinio aprezas la volon, kiun Usono montris por trakti la nunan komercan konflikton per dialogo kaj komunikado, kaj ke la pordo de Ĉinio por intertraktado ĉiam estas malfermita.

Li faris la rimarkojn, kiam li renkontiĝis kun Elaine Chao, usona sekretario pri transporto, en Pekino. Li diris, ke la esenco de ĉina-usona ekonomia kaj komerca kunlaboro estas reciproka profito kaj kungajna kunlaboro. Estas neniu gajnanto en komerca konflikto, kiu influas ne nur la reprosperigon de la monda ekonomio, sed ankaŭ la tutmondan industrian ĉenon, kaj solvoj povas esti trovitaj, nur kiam ambaŭ flankoj sidiĝas por dialogo. Li diris, ke subteni stabilan kaj sanan kreskon de duflankaj rilatoj konformas al la interesoj de ambaŭ landoj. Li diris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kaj telefone konversaciis kun sia usona paralelulo Donald Trump multajn fojojn, kaj ambaŭ landoj devas sekvi la gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj kaj rigardi ĉina-usonajn rilatojn en ĝusta maniero. Kiel la plej grandaj evoluanta lando kaj evoluinta lando en la mondo, Ĉinio kaj Usono estas tre komplementaj en la ekonomio. Li esprimis la esperon, ke la du landoj laboru kune en la spirito de reciproka respekto kaj egala konsiliĝo por pliigi konsentojn kaj regi malkonsentojn.

Chao, kiu estis en Pekino ĉi-semajne por la naŭa jara kunveno de Ĉina-Usona Forumo pri Transporto, gratulis Ĉinion pro la ekonomia kresko de 6,8% en la unua trimestro de ĉi tiu jaro. Ŝi diris, ke Usono kaj Ĉinio havis fruktodonan konsiliĝon dum la forumo, interŝanĝante opiniojn pri sekureco, infrastrukturo kaj novaj teknologioj, kiel ekzemple aŭtomata stirado, kaj Usono esperas plibonigi kunlaboron kun Ĉinio en rilataj kampoj.

Ĉina delegito diris ĵaŭde, ke la Sekureca Konsilio de UN kaj la internacia komunumo devas teni sian solidarecon kaj konscii urĝecon pri antaŭenigo de politika traktado de la palestina demando, kio konformas al la bezaj interesoj de la palestina popolo kaj estas la komuna deziro de la popoloj de Mez-Oriento kaj la tuta mondo.

Ma Zhaoxu, konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN, faris la rimarkojn en publika debato de la Sekureca Konsilio pri Mez-Oriento. Ma diris, ke la palestina demando estas la kerno de la mez-orienta problemo kaj radikala demando pri la paco de Mez-Oriento. La situacio en tiu ĉi regiono povos esti mildigita, nur kiam estos komplete solvita la palestina demando. Li diris, ke pli oftaj perfortaj okazaĵoj pro daŭra konstruo de judaj setlejoj streĉis la situacion, kaj Ĉinio atenteme observas disvolviĝon de la situacio kaj estas profunde maltrankvila pri mortoj kaj vundiĝoj kaŭzitaj de konfliktoj. Li akcentis, ke la du-ŝtata solvo estas la ĝusta elirejo por traktado de la palestina demando.

Altranga oficialulo el la sud-korea prezidentejo Blua Domo diris al raportistoj vendrede tagmeze, ke ŝtatgvidantoj de Sud-Koreio kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) promesis okazigi pli oftan renkontiĝon post la vendreda pintkunveno.

Sud-korea prezidento Moon Jae-in kaj la plej alta gvidanto de la KDPR Kim Jong Un okazigis oficialan nepublikan intertraktadon dum pli ol unu horo kaj duono matene en la Paca Domo, sur la sud-korea flanko de Panmunjom, kiu dividas la Korean Duoninsulon ekde la fino de la Korea Milito.

Antaŭ la oficiala intertraktado, Moon salutis Kim antaŭ la milita demarkcia linio. Moon gvidis Kim transiri la demarkcian linion en la sud-korean flankon de Panmunjom, kaj poste Kim invitis Moon eniri en la flankon de la KDPR. Ili poste revenis al la sud-korea flanko kune.

Komerca komisionano de la Eŭropa Unio Cecilia Malmstrom diris ĵaŭde en la finna ĉefurbo Helsinko, ke ĉiu estus malgajnanto, se okazus komerca milito. Ŝi promesis, ke la Eŭropa Unio klopodos por malebligi aperon de tia situacio. Parolante pri komerca disputo inter Ĉinio kaj Usono, Malmstrom diris, ke se la komerca konflikto inter tiuj du landoj eskaladiĝos kaj tiel estigos danĝeran situacion, estos damaĝitaj la landoj kiuj jam profunde integriĝis al la tutmonda valorĉeno.

Komerca oficialulo diris en Ĝenevo, ke pluraj membroj de la Monda Organizo pri Komerco, inkluzive de Ĉinio, Rusio kaj Saud-Arabio, ĵaŭde esprimis siajn zorgojn pri la reviziita antidumpinga leĝdono de la Eŭropa Unio, kiu validiĝos en decembro.

Dum neoficiala kunveno de la Komitato pri Antidumpingaj Praktikoj en la MOK, la EU konigis kaj klarigis sian reviziitan leĝdonon pri protekto kontraŭ dumpingaj kaj subvenciitaj importoj, kiu establis novan metodikon por trakti dumpingajn kazojn koncernajn al la tiel nomata "grava distordo".

En respondo, Ĉinio diris, ke ĝi estas profunde maltrankvila pri la nova reglamento de la EU, dirante, ke la metodiko "grava distordo" por kalkulado de normala valoro difektos la antidumpingan leĝsistemon de la MOK kaj pliigos necertecon por eksportantoj.

La usona senato ĵaŭde mallarĝe konfirmis Mike Pompeo kiel la novan ŝtatsekretarion por anstataŭi Rex Tillerson.

Pompeo gajnis 57 favorajn voĉojn kontraŭ la 42 senatanoj, kiuj kontraŭstaris. Plejparto de senataj demokratoj voĉdonis kontraŭ li, pro timo, ke lia necedema politika sinteno damaĝos usonajn interesojn.

La konfirmo ebligis al Pompeo reprezenti Usonon ĉeesti la venontan kunvenon de ministroj pri eksterlandaj aferoj de NATO en Bruselo, kaj faciligos lian komunikadon kun la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) por meti la fundamenton por la rekta intertraktado de prezidento Donald Trump kun la plej alta gvidanto de la KDPR, Kim Jong Un.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin