Xi Jinping laŭdis tiujn laborantojn

(GMT+08:00) 2018-04-30 16:16:01     Redaktoro:Selena

La 1-a de majo estas Internacia Labortago. Ni konigos al vi du laborantojn, kiuj akiris eksterordinarajn atingojn en ordinaraj laborpostenoj kaj estis aplaŭdataj de ĉina prezidanto Xi Jinping.

Zhuo Changli, iam senlaborigita pro bankroto de sia entrepreno, nun estas administranto de iu kompanio pri familia mastrumado. Ŝi helpas al miliono da laboristinoj retrovi laborojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping taksis, ke en la nuna stadio, la industrio de familia mastrumado estas prospera, kiu ne nur liveras laborpostenojn al homoj el vilaĝoj, sed ankaŭ helpas al urbaj loĝantoj en iliaj familiaj aferoj.

La artprezenta teamo rondira sur ĉevaloj en la Interna Mongolio "Wulan Muqi" havas funkciojn de prezentado, diskonigo, trejno kaj servo.

En la pasintaj 60 jaroj, la artprezenta teamo rajdis malproksimen por fari prezentadon de artaj programoj por kamparanoj kaj paŝtistoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping taksis, ke la artprezenta teamo estas flago de la arta rondo. Li esperas, ke en la nova epoko, la teamo plu servos al kamparanoj kaj paŝtistoj, antaŭenpuŝos novigon de artaj programoj kaj kreos pli da eminentaj programoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin