Novaĵoj (Aprilo 30)

(GMT+08:00) 2018-04-30 17:03:58     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 30-a de aprilo, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio kaj Kuvajto promesis profundigi kunlaboron kaj serĉi komunan disvolvadon; Germanio, Francio kaj Britio defendos interesojn kontraŭ komercaj rimedoj de Usono. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Vizitanta speciala reprezentanto Yang Jiechi de ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe renkontiĝis kun kuvajta emiro Sheikh Sabah Al-Ahmad Al-Jaber Al-Sabah, promesante profundigi duflankan kunlaboron en ĉiuj kampoj.

Yang, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de Oficejo de la Komisiono de Eksterlandaj Komisionoj sub la Centra Komitato de la KPĈ, transdiris sincerajn salutojn kaj bondezirojn de Xi al la kuvajta emiro. Yang diris, ke la du landoj ĉiam subtenis unu la alian kaj estas bonaj amikoj kaj partneroj de post la starigo de la diplomatiaj rilatoj antaŭ 47 jaro. Ĉinio volas labori kun Kuvajto por akceli politikan reciprokan fidon, fortigi altnivelan komunikadon, profundigi praktikan kunlaboron, pliigi komplementajn avantaĝojn kaj antaŭenigi komunan disvolvadon por altigi la duflankajn rilatojn al pli alta nivelo. Yang diris, ke Kuvajto estis inter la unuaj landoj, kiuj subskribis interkonsenton pri kunlaboro kun Ĉinio sub la iniciato Zono kaj Vojo, kaj Ĉinio rigardas Kuvajton kiel gravan partneron en kunkonstruo de la iniciato en la golfa regiono.

La kuvajta emiro petis Yang transdoni liajn varmajn salutojn kaj bondezirojn al Xi. Li diris, ke Kuvajto rigardas Ĉinion kiel fidindan strategian partneron kaj esperas konstrui longperiodan kaj stabilan partnerecon kun Ĉinio. Kuvajto volas profundigi kunlaboron kun Ĉinio en ĉiuj kampoj, pozitive partopreni en la iniciato Zono kaj Vojo, kaj integri la projekton "Silka Urbo kaj Kvin Insulo" kun la iniciato.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris lunde, ke ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi vizitos la Korean Demokratian Popolan Respublikon (KDPR) de la 2a ĝis la 3a de majo.

Lu diris, ke Wang faros la viziton laŭ la invito de Ri Yong Ho, ministro pri eksterlandaj aferoj de la lando.

Germana ĉefministro Angela Merkel telefone interparolis kun franca prezidento Emmanuel Macron kaj brita ĉefministro Theresa May aparte en sabato kaj dimanĉo. La tri gvidantoj konsentis kune defendi interesojn de la Eŭropa Unio kontraŭ komercaj rimedoj de Usono kaj esperis, ke Usono restos en la interkonsento pri la nuklea demando de Irano.

Proparolanto de la germana federacia registaro Steffen Seibert dimanĉe diris, ke la tri gvidantoj unuanime opiniis, ke Usono ne devas preni komercajn rimedojn kontraŭ la EU, kaj la EU devas esti preta por defendi siajn interesojn en multflankaj internaciaj sistemoj. Ili diris, ke Usono devas resti en la nuklea interkonsento, kaj esprimis la volon, ke la tri landoj formulos aldonan interkonsenton pri nuklea limigo kaj aliaj demandoj kune kun ĉiuj rilataj partioj.

Vizitanta usona ŝtatsekretartio Mike Pompeo diris dimanĉe en Riado, ĉefurbo de Saud-Arabio, ke Usono sin retiros el la interkonsento pri la nuklea demando de Irano, se ĝi ne estos grave reviziita.

Pompeo tiutage okazigis intertraktadon kun saud-arabia reĝo Salman bin Abdulaziz Al Saud pri duflankaj rilatoj kaj pri regiona kaj internacia situacioj. Poste Pompeo ĉeestis mallongan gazetaran konferencon kune kun saud-arabia ministro pri eksterlandaj aferoj Adel al-Jubeir. Li akuzis Iranon pri livero de armiloj al la ribela grupo Houthi kaj interveno en la internajn aferojn de Sirio kaj Irako.

Jubeir diris, ke Saud-Arabio tute subtenas la usonan politikon pri Irano kaj alvokas efektivigi pli severajn sankciojn kontraŭ Irano.

Pompeo sabate atingis Riadon por sia unua oficiala vojaĝo al Mez-Oriento de post la enoficiĝo kiel ŝtata sekretario.

Vizitanta usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris dimanĉe en Tel-Avivo, ke Usono atendas striktan kunlaboron kun siaj fortaj aliancanoj, kiel ekzemple Israelo, en multaj kampoj por reteni Iranon.

Pompeo diris dum renkontiĝo kun israela ĉefministro Benjamin Netanyahu, ke Usono havas ampleksan strategion kontraŭ la demandoj kaŭzitaj de Irano, kaj krom la nuklea demando, ĝi klopodos reagi al ankaŭ nenukleaj minacoj el Irano, inkluzive de la misila sistemo, la subteno al la libana grupo Hezbollah kaj la jemena ribela grupo Houthi, kaj la interveno en la situacion en Sirio.

La franca prezidentejo dimanĉe publikigis komunikaĵon, dirante, ke tiutage prezidento Emmanuel Macron telefone konversaciis kun sia irana paralelulo Hassan Rouhani, kaj ambaŭ gvidantoj konsentis kune labori en la venontaj kelkaj semajnoj por rezervi ĉiujn enhavojn de la Komuna Ampleksa Agadplano 2015 pri la nuklea demando de Irano.

Macron diris, ke li esperas rezervi la enhavojn de la Komuna Ampleksa Agadplano 2015 kaj komenci diskuton pri tri nemankigeblaj ekstraj demandoj, nome la kontrolado de nukleaj aktivecoj de Irano, ĝiaj planoj pri balistaj misiloj, kaj ĉefaj krizoj en la regiono. Macron reasertis, ke Francio restos en la kadro de la nuklea interkonsento kaj klopodos plu por antaŭenigi la diskuton pri la tri ekstraj demandoj.

Rusa prezidento Vladimir Putin dimanĉe telefone interparolis kun sia sud-korea paralelulo Moon Jae-in laŭ interkonsento. Ambaŭ opiniis, ke la atingoj de la lastatempa interkorea pintkunveno helpas akceli pacon kaj stabilecon de la regiono.

La retejo de Kremlo diris, ke Moon detale informis Putin pri sia renkontiĝo kun Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko, kaj ambaŭ gvidantoj pozitive taksis la konsenton atingitan en la pintkunveno, inkluzive de la Deklaracio de Panmunjom por Realigo de Paco, Prospero kaj Reunuiĝo de la Korea Duoninsulo.

Putin emfazis la gravecon de pluaj klopodoj de ĉiuj rilataj partioj por traktado de la demanto de la Korea Duoninsulo en politika maniero. Putin diris, ke la rusa flanko volas antaŭenigi pragmatan kunlaboron inter Sud-Koreio kaj la KDPR kaj la efektivigon de gravaj infrastrukturaj kaj prienergiaj projektoj inter Rusio, la KDPR kaj Sud-Koreio.

La siria nacia televido raportis, ke pluraj militaj objektivoj en la siriaj provincoj Hamad kaj Alepo estis atakitaj per misiloj dimanĉe vespere.

La raporto diris, ke vespere je la 10a horo kaj 30 minutoj, pluraj militaj objektivoj troviĝantaj en la centra provinco Hamad kaj la norda provinco Alepo estis atakitaj de malamikoj per misiloj. Tamen la raporto ne menciis pli da detaloj pri la fonto de misiloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin