Novaĵoj (Majo 01)

(GMT+08:00) 2018-05-01 16:48:26     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 1-a de majo, marde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi salutas tutlandajn laboristojn okaze de majtago; Ĉinio kaj Domingo starigis diplomatiajn rilatojn. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Prezidanto Xi Jinping esprimis salutojn al tutlandaj laboristoj antaŭ la Unua de Majo, la tago de la internacia laborista solidareco, instigante ilin al diligenta laboro en la nova epoko.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, adresis salutojn en sia letero responda al grupo da modelaj laboristoj, kiuj studas en la Ĉina Universitato de Laboraj Rilatoj kaj skribis leteron al li lastatempe.

Xi laŭdis laboristojn pro ilia rimarkinda kontribuo al la afero de la partio kaj ŝtato kaj diris, ke la premio kaj universitata edukado, kiujn ili ricevis, povas esti rigardataj kiel honoroj por iliaj diligenteco kaj sindonemo. Li diris, ke socialismo kaj kreado de nova epoko povas esti realigitaj nur per diligenta laboro. Li esprimis sian atendon, ke la modelaj laboristoj akiros novajn atingojn kaj inspiros aliajn per montrado de siaj pasio, energio kaj persistemo. Xi instigis la tutan socion honori modelajn laboristojn kaj diskonigi honestan laboron kaj diligentecon, akcentante, ke laborado estas la plej honora, nobla, plej granda kaj plej bela afero.

Ĉinio kaj Domingo subskribis komunan komunikaĵon pri starigo de diplomatiaj rilatoj marde en Pekino. La komunikaĵo estis subskribita de ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj dominga ministro pri eksterlandaj aferoj Miguel Vargas.

La komunikaĵo diris, ke la dominga registaro agnoskas, ke ekzistas nur unu Ĉinio en la mondo, ke la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas la sola leĝa registaro reprezentanta la tutan Ĉinion, kaj ke Tajvano estas la neforprenebla parto de la ĉina teritorio. Tial la dominga registaro rompas "diplomatiajn rilatojn" kun Tajvano ekde ĉi tiu tago.

Laŭ la komuniko, la Ĉina Popola Respubliko kaj Domingo, laŭ la interesoj kaj deziroj de la du popoloj, decidis agnoski unu la alian kaj starigi diplomatiajn rilatojn sur la ambasadora nivelo ekde de la dato de subskribo de ĉi tiu komunikaĵo.

Vizitanta speciala reprezentanto Yang Jiechi de ĉina prezidanto Xi Jinping lunde renkontiĝis kun kronprinco de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Sheikh Mohammed bin Zayed Al Nahyan, promesante altigi strategian partnerecon.

Yang, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de Oficejo de la Komisiono de Eksterlandaj Aferoj sub la Centra Komitato de la KPĈ, transdiris varmajn salutojn de Xi al prezidento Sheikh Khalifa bin Zayed Al Nahyan kaj la kronprinco.

Yang diris, ke Ĉinio volas plifortigi la pragmatan kunlaboron en ĉiuj kampoj kun Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, pliigi interpopolajn interŝanĝojn kaj altigi strategian partnerecon por akiri pli grandajn atingojn en la disvolvado de la duflankaj rilatoj en la nova epoko.

La kronprinco diris, ke lia lando admiras la atingojn de Ĉinio en disvolvado kaj alte ŝatas sian unikan amikecon kun Ĉinio, kaj ke lia lando volas intensigi komunikadon kaj kunordigon kun Ĉinio, efektivigi la konsenton atingitan de la dulandaj gvidantoj kaj profundigi kunlaboron en ĉiuj kampoj por altigi la duflankajn rilatojn al pli alta nivelo.

Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris lunde en Amano, ke la du-ŝtata solvo estas unu el la eblaj solvoj al la palestina-israela demando, kaj la definitiva solvo devas esti decidita de la du flankoj mem post konsiliĝo. Pompeo faris la rimarkojn en komuna gazetara konferenco kun jordania ministro pri eksterlandaj aferoj Ayman Safadi. Li urĝis Palestinon reveni al la vojo de politika dialogo.

Palestina prezidento Mahmoud Abbas reasertis lunde, ke Palestino ne akceptas Usonon kiel mediacianton pri la palestina-israela pacprocezo.

Abbas faris la rimarkojn en la malfermo de kunveno de la Nacia Konsilio en la urbo Ramallah en Cisjordanio. Li diris, ke Palestino ne povas akcepti la tiel nomatan "jarcentan interkonsenton" pri la mez-orienta paco, prezentitan de Usono, ĉar ĝi ekskluzivas la demandojn pri Jerusalemo, palestinaj rifuĝintoj kaj judaj setlejoj el la intertraktado. Li aldonis, ke se Usono volas fari ion, ĝi devas subteni la du-ŝtatan solvon kaj konsenti, ke Orient-Jerusalemo estu la ĉefurbo de sendependa palestina ŝtato.

La franca prezidentejo lunde publikigis gazetaran komunikaĵon, dirante, ke tiumatene prezidento Emmanuel Macron telefone konversaciis kun sia rusa paralelulo Vladimir Putin, kaj ambaŭ esperis rezervi ĉiujn enhavojn de la Komuna Ampleksa Agadplano 2015 pri la nuklea demando de Irano kaj konsentis kune klopodi por eviti plialtigon de la streĉeco en rilata regiono.

La komunikaĵo diris, ke Macron emfazis, ke Francio esperas striktigi kunordigon kun Rusio, aliaj konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la UN, Eŭropo kaj ĉefaj landoj en Mez-Oriento kaj diskuti kun ili pri ekstraj demandoj ekster la nuklea interkonsento pri Irano, inkluzive de la kontrolado de nukleaj aktivecoj de Irano post 2025, la irana plano pri balistaj misiloj kaj la situacio en Sirio kaj Jemeno.

La irana novaĵ-agentejo Tasnim raportis, ke altranga komandanto de la Islama Revolucia Gvardio diris lunde, ke Irano ne forlasos sian progresintan deadmonan misiloprogramon.

Majoro de la Islama Revolucia Gvardio Hossein Salami malakceptis la asertojn kontraŭ la misila programo de Irano, dirante, ke ĉiuj aktivecoj de la islama respubliko estas en la kadro de la internacia leĝo. Li aldonis, "Niaj malamikoj minacas nin. Ili volas senarmigi nin. La peto estas malmorala, neracia kaj ambicia. Misiloj estas niaj defendaj aktivoj kaj la ĉefaj elementoj de nia deadmona forto, kaj ni neniam povas akcepti senarmigon de ni mem."

La brita registaro lunde nomumis Sajid Javid ministro pri internaj aferoj por anstataŭi Amber Rudd, kiu demisiis dimanĉe pro rehejmenigo de enmigrintoj.

Javid, 48-jara, laboris kiel manaĝero de investbanko kaj estis brita ministro pri kulturo, komunikilaro kaj sporto kaj ministro pri komunumoj kaj lokaj registaroj. Lia patro estas enmigrinto el Pakistano.

Rudd neatendite deklaris sian rezignon dimanĉe vespere. La publiko opiniis, ke lia rezigno rilatas kun la publikigita nombro de devigite rehejmenigitaj enmigrintoj, ĉar antaŭe li malkonfesis, ke li sciis pri starigita celo de la ministerio por devigita rehejmenigo de enmigrintoj. Britaj amaskomunikiloj poste publikigis dokumenton, kiu montris, ke la Ministerio de Internaj Aferoj starigis la celon rehejmenigi 128 000 enmigrintojn por la periodo de 2017 ĝis 2018, kaj Rudd tute sciis pri la afero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin