Sud-Koreio serĉas subtenon de UN en fermo de nuklea ejo de KDPR

(GMT+08:00) 2018-05-02 15:30:25     Redaktoro:Yu

La oficejo de proparolantoj de la UN diris marde, ke sud-korea prezidento Moon Jae-in serĉis la subtenon de la UN por kontroli la baldaŭan fermon de la ejo de nuklea provo de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR).

La oficejo diris, ke Moon esprimis sian peton lunde en telefona konversacio kun ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres.

Moon ankaŭ petis la UN subteni la efektivigon de la interkonsento inter Sud-Koreio kaj la KDPR por transformi ilian senarmeigitan zonon en pacan zonon.

Guterres gratulis Moon pro la sukceso de la historia pintkunveno inter Moon kaj la plej alta gvidanto de la KDPR, Kim Jong Un, en la 27a de aprilo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin