Belaj momentoj de laboristoj

(GMT+08:00) 2018-05-02 16:07:00     Redaktoro:祃璟琳
La homo, kiu estas pli bela en sinforgesema laboro. Okaze de alveno de la 1a de majo, la Internacia Laborfesto, ni kaptis la "belan momenton"de iuj laborantaj laboruloj.

En Banan de municipo Chongqing, la agrikultura kaj ekologia turismo prospere disvolviĝas. La plantantoj de lotuso kaj rafano feliĉe rikoltis kaj ĝojas pro la plibonigitaj vivkondiĉoj.


En la hospitalo de tradicia medicino de Handan, Hebei-provinco, kuracisto Yan Yan kuracis iun lernanton, kies dento estis rompita kaj sukcese savis ŝian denton.

Korkirurgiaj kuracistoj de Hospitalo Anzhen, Pekino faras operacon por malsanulo.

Instruisto en naciminoritata elementa lernejo de gubernio Xiushan, municipo Chongqing, donis lecionon al la geknaboj.

En Tongma Internacia Infanĝardeno, la infanoj provludis dancadon.

Bianxiu, unu el tradiciaj brodartoj de Ĉinio. Tian Zhongyan faras brodadon en Kaifeng, Henan-provinco.

Virino en Li-etna kaj Miao-etna Aŭtonoma Gubernio de Baoting, Hainan-provinco de suda Ĉinio teksas kotonan tolon de li-etno. Nun malmultaj homoj scipovas la arton. Tamen grupo da li-etnanoj memvole lernas kaj heredas la tradician teksan teknikon.

S-ro Zhang, kolektis regenereblajn materialojn en la Financa Strato de okcidenta distrikto de Pekino. Dank' al tiu laboro, pli da ordinaraj urbanoj partoprenas en la mediprotekta afero de la urbo.

Inĝenieroj de Huabei Esplora Instituto de Elektronika Povo ekzamenis la transformatoran substacion kun potenco de 500kv en suda Langfang, Hebei-provinco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin