Novaĵoj (Majo 02)

(GMT+08:00) 2018-05-02 16:43:43     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 2-a de majo, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina ĉefministro oficiale vizitos Indonezion kaj Japanion; Sud-Koreio serĉas subtenon de la UN en fermo de nuklea ejo de la KDPR. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, marde anoncis, ke laŭ invito de indonezia prezidento Joko Widodo kaj japana ĉefministro Abe Shinzo, de la 6a ĝis 11a de majo ĉina ĉefministro Li Keqiang faros oficialan viziton al Indonezio kaj Japanio, kaj ĉeestos la 7an kunvenon de gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio.

Dominganoj el diversaj sektoroj de la socio bonvenigis la starigon de diplomatiaj rilatoj inter Domingo kaj Ĉinio.

Dominga prezidento Danilo Medina diris marde, ke la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Domingo kaj Ĉinio estas senkondiĉa kaj profitigos la du popolojn. Li diris, ke en la nuna mondo, estus neimagebla afero, se Domingo ne starigus diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, la dua plej granda ekonomio de la mondo. La dominga registaro esperas konduki vastan kunlaboron en Ĉinio por profitigi la du popolojn.

La decido, anoncita lunde, estis aklamita kiel grava paŝo, kiu donos fruktojn en tre mallonga tempo al la kariba insula lando kun dek milionoj da loĝantoj

Dominga ministro pri politikoj por regiona integriĝo Mikaelo Mejia, eksa speciala sendito de du prezidentoj – nuna prezidento Danilo Medina kaj lia antaŭulo Leonel Fernández, diris, ke pli proksimaj rilatoj kun Ĉinio kaj ĝia popolo certe havos pozitivan influon sur la komercan kaj teknologian progreson de lia lando. Mejia aldonis, ke ankaŭ la seĝo de Ĉinio en la Sekureca Konsilio de la UN faras ĝin grava politika partnero.

La dominga komerca komunumo rigardas la novaĵon kiel pozitivan signon por la disvolviĝo de la loka industrio.

La Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB) anoncis merkrede, ke ĝia direkcio adoptis rezoluciojn, aprobante peticiojn de Papu-Nov-Gvineo kaj Kenjo pri aliĝo al la banko. Nun la totala nombro de ĝiaj membroj kreskis ĝis 86.

Danny Alexander, vicprezidanto kaj korporacia sekretario de la Azia Infrastruktura Invest-Banko, diris, "Ni tre ĝojas bonvenigi Papu-Nov-Gvineon kaj Kenjon kiel venontajn membrojn de la AIIB. La banko nun havas 86 aprobitajn membrojn el ses kontinentoj. Tio montras fortan promeson por antaŭenigo de infrastruktura disvolvado per multflanka kunlaboro bazita sur reguloj kun altnivelaj normoj."

La du landoj fariĝos oficialaj membroj de la banko, post kiam ili finos la postulatajn enlandajn procezojn kaj deponos la unuan kapitalon en la banko.

Ĉinio bonvenigas la venontan viziton de la usona delegacio gvidata de ministro pri financo Steven Mnuchin, kiu estas ankaŭ speciala sendito de usona prezidento. La dutaga vizito komenciĝos ĵaŭde.

Ĉina vicĉefministro Liu He, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, interŝanĝos kun la usona delegacio opiniojn pri ĉina-usonaj ekonomiaj kaj komercaj demandoj de komuna zorgo.

La oficejo de proparolantoj de la UN diris marde, ke sud-korea prezidento Moon Jae-in serĉis la subtenon de la UN por kontroli la baldaŭan fermon de la ejo de nuklea provo de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR).

La oficejo diris, ke Moon esprimis sian peton lunde en telefona konversacio kun ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres.

Moon ankaŭ petis la UN subteni la efektivigon de la interkonsento inter Sud-Koreio kaj la KDPR por transformi ilian senarmeigitan zonon en pacan zonon. Guterres gratulis Moon pro la sukceso de la historia pintkunveno inter Moon kaj la plej alta gvidanto de la KDPR, Kim Jong Un, en la 27a de aprilo.

Proparolanto de la Blanka Domo, Sarah Sanders, diris marde, ke Usono subtenas la lastatempajn rimarkojn kaj agojn faritajn de Israelo pri la nuklea demando de Irano. La saman tagon, Alaeddin Boroujerdi, prezidanto de la Komisiono pri Nacia Sekureco kaj Ekstera Politiko en la irana parlamento, diris, ke se sankcioj kontraŭ Irano estos rekomencitaj, Irano ne havos motivon resti en la nuklea interkonsento.

Israela ĉefministro Benjamin Netanyahu lunde kunvokis gazetaran konferencon, montrante dokumentojn akiritajn el sekretaj instalaĵoj de Irano. Li akuzis Iranon, ke ĝi ne forlasis sian planon pri nukleaj armiloj, sed kaŝis rilatajn dokumentojn kaj materialojn. Irano tuj respondis, ke la rimarkoj de Netanyahu estas absurdaj kaj naivaj kaj celas influi decidfaron de usona prezidento Donald Trump pri Irano.

Sanders diris en gazetara konferenco, ke Israelo informis la Blankan Domon kaj Trump pri la dokumentoj antaŭ la publikigo, kaj la du flankoj diskutis pri tio.

La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj marde kondamnis per la plej fortaj esprimoj la teroristajn atakojn, kiuj okazis lunde en Afganio.

Serio de atakoj okazis lunde en la afgana ĉefurbo Kabulo kaj la suda provinco Kandahar, mortigante almenaŭ 41 homojn kaj vundante 45 aliajn. Inter la mortintoj kaj vunditoj estas virinoj, infanoj, krizokazaj reagantoj, ĵurnalistoj kaj amaskomunikilaj laborantoj.

La Sekureca Konsilio diris en deklaro, ke la membroj de la Sekureca Konsilio esprimas sian plej profundan simpation kaj kondolencon al la familioj de la viktimoj kaj al la afgana registaro kaj deziras rapidan kaj plenan resaniĝon al la vunditoj. La konsilio reasertis, ke terorismo en ĉiuj formoj kaj manifestiĝoj estas unu el la plej gravaj minacoj al internaciaj paco kaj sekureco. Ĝi ankaŭ substrekis la bezonon alporti tiujn respondecajn pri la agoj al justeco, kaj urĝis ĉiujn ŝtatojn kunlabori kun la afgana registaro kaj ĉiuj aliaj rilataj aŭtoritatoj.

La deklaro diris, ke la ekstremisma grupo Islama Ŝtato deklaris sian respondecon pri la atakoj.

En la tago de la atakoj, ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres esprimis indignon kaj adresis siajn plej profundajn kondolencojn al la familioj de la viktimoj. Li diris per sia proparolanto, ke la intenca celado al ĵurnalistoj en la atako evidentigas denove la riskojn alfrontatajn de profesiaj amaskomunikiloj en efektivigo de ilia esenca laboro.

Maroka ministro pri eksterlandaj aferoj Nasser Bourita diris marde, ke Maroko decidis rompi rilatojn kun Irano pro ĝia subteno al la okcident-sahara separatisma movado Polisaria Fronto.

En deklaro al la gazetaro, Bourita diris, ke Maroko forpelos la iranan ambasadoron en Rabato kaj fermos sian ambasadorejon en Tehrano.

Bourita diris, ke li formale informis sian iranan paralelulon Jawad Darif pri la decido de Maroko dum sia lasta vizito al Irano. Li aldonis, ke lia lando havas fortan ateston pri la partopreno de Irano per ties prokuristo Hizbollah en financa subteno al la Polisaria Fronto kaj per trejnado de ĝiaj membroj por subfosado de la sekureco kaj stabileco de Maroko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin