Novaĵoj (Majo 03)

(GMT+08:00) 2018-05-03 15:52:51     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 3-a de majo, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke prezidanto Xi vokis konstrui mondklasajn universitatojn kun ĉinaj trajtoj; Ĉinio duone mapliigos tempon de aprobo de negocoj kaj konstruaj projektoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede vokis konstrui mondklasajn universitatojn kun ĉinaj trajtoj por nutri homojn bone preparitajn por aliĝo al la socialisma afero.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum inspektado en la Pekina Universitato, antaŭ la Ĉina Junula Tago kaj la 120a datreveno de la Pekina Universitato, kiuj ambaŭ falas en la 4an de majo.

En la nomo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), Xi adresis festajn salutojn al personaro, studentoj, enlandaj kaj eksterlandaj eksstudentoj de la Pekina Universitato, tutlandaj junuloj de ĉiuj etnaj grupoj kaj junaj laboristoj.

Li rimarkigis, ke disvolvado de universitatoj kaj la nacio kompletigas unu la alian, kaj pli da klopodoj devas esti faritaj por nutri mondklasajn universitatojn, sed la plej grave estas kun ĉinaj trajtoj. Informiĝinte pri freŝaj atingoj de la universitato en scienca esplorado, Xi diris, ke novigo estas la plej potenca motoro por disvolvado kaj ankaŭ la plej grava elemento de nacia forto kaj konkurencivo de la lando.

Prezidanto Xi ĉeestos konferencon por festi la 200an datrevenon de la naskiĝo de Karlo Markso, kiu okazos vendrede matene en la Granda Popola Halo en Pekino.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faros paroladon en la konferenco. La okazaĵo estos rekte elsendita de la Ĉina Centra Televido, Ĉina Nacia Radio, Ĉina Radio Internacia.

Ĉinio duone malpliigos la tempon bezonatan por aprobo de negocoj kaj konstruaj projektoj por plibonigi sian komercan medion. La decido estis farita en administra kunveno de la Ŝtata Konsilio, kiun ĉefministro Li Keqiang prezidis merkrede.

Laŭ deklaro publikigita post la kunveno, la tempo bezonata por komenci negocojn en municipoj, subprovincaj urboj kaj provincaj ĉefurboj estos reduktita ĉi-jare de la averaĝo de pli ol 20 labortagoj ĝis 8,5 labortagoj. Samtempe, rimedoj estos prenitaj por redukti la tempon bezonatan por registara aprobo de konstruaj projektoj de la nuna averaĝo de pli ol 200 labortagoj ĝis 120 labortagoj ĉi-jare en 16 provaj regionoj inkluzive de Pekino, Ŝanhajo kaj Tianjin.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede en Pekino, ke la baldaŭa kunveno de gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio malfermos novan perspektivon de kunlaboro kaj kontribuos al paco, stabileco kaj prospero de la regiono.

Proparolanto Hua Chunying diris en gazetara konferenco, ke la sepa kunveno de gvidantoj de la tri landoj okazos en Japanio en la 9a de majo. Ĉina ĉefministro Li Keqiang, japana ĉefministro Shinzo Abe kaj sud-korea prezidento Moon Jae-in ĉeestos la kunvenon. Ili renkontiĝos kun la gazetaro post la kunveno kaj faros paroladojn en la malferma ceremonio de komerca pintkunveno.

Hua diris, ke la triflanka kunlaboro de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio akiris rimarkindajn rezultojn en la kampoj de ekonomio, komerco, financo, transportado, kulturo, edukado, medio, sano kaj traktado de katastrofo. Interkonsento pri investo estis subskribita, kaj jam 13 fojojn okazis la intertraktado pri liberkomerca interkonsento. Hua diris, ke krom la ĉeesto al la kunveno, ĉefministro Li ankaŭ faros oficialan viziton al Japanio. Ĉi tiu jaro markas la 40an datrevenon de la subskribo de la Ĉina-Japana Traktato de Paco kaj Amikeco, kaj duflankaj rilatoj alfrontas gravan ŝancon por plibonigo. Dum la vizito, Li interparolos kun Abe kaj renkontiĝos kun japana imperiestro Akihito.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke konsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono pri ekonomiaj kaj komercaj demandoj estos konstruema, se la usona delegacio alvenos kun sincereco.

Proparolanto Hua Chunying faris la rimarkojn responde al demando pri la venonta vizito de usona delegacio konsistanta el altrangaj komercaj kaj ekonomiaj funkciuloj.

Merkrede en la regula gazetara konferenco, Hua konfirmis la viziton, dirante, ke Ĉinio bonvenigas la viziton de la usona delegacio gvidata de ministro pri financo Steven Munchin, kiu estas ankaŭ speciala sendito de usona prezidento. La delegacio vizitos Ĉinion de ĵaŭdo ĝis vendredo.

Ĉina vicĉefministro Liu He, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉina, interŝanĝos kun la usona delegacio opiniojn pri ĉina-usonaj ekonomiaj kaj komercaj demandoj de komuna zorgo.

La proparolanto diris, ke Ĉinio kaj Usono estas la du plej grandaj ekonomioj de la mondo. Konvene solvi demandojn en ekonomiaj kaj komercaj rilatoj per egalaj konsiliĝoj kaj subteni la ĝeneralan stabilecon de komercaj rilatoj sendube konformiĝas al la komunaj interesoj de ambaŭ flankoj kaj helpos stabilecon kaj kreskon de la monda ekonomio.

Nova usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris merkrede en ceremonio de sia enoficiĝo, ke Usono efektivigos necedeman eksteran politikon, kiam ĝi estos bezonata, por prioritatigi la protekton de naciaj interesoj.

Tiutage Pompeo ĵuris enoficiĝon kiel ŝtata sekretario de Usono por la 70a mandato. Li rimarkigis en prelego, ke la sekureco, prospero kaj libereco de Usono alfrontas multajn minacojn, kaj li kondukos la teamon de la Ŝtata Departemento por trakti tiujn minacojn kaj certigi, ke Usono ĉiam estu respektinda gvidanto kun principoj sur la monda scenejo.

Parolante pri la nuklea demando de la Korea Duoninsulo, Pompeo diris, ke la definitiva rezulto restas nekonata, tamen estas tempo por radikale solvi la demandon.

Farhan Haq, vicproparolanto de ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres, diris merkrede, ke Guterres kondamnas teroristan atakon kontraŭ la nacia elektokomisiono de Libio.

Haq diris, ke la ĝenerala sekretario kondamnas la teroristan atakon al la sidejo de la Alta Nacia Elekt-Komisiono en Tripolo, kaj li esprimas siajn kondolencojn al la familioj de la viktimoj kaj sinceran simpation al la vunditoj.

Guterres reasertis la promeson de la UN pri efektivigo de la agadplano por la nord-afrika lando plena de dividaj landoj, kaj esprimis siajn aprezon kaj subtenon al la klopodoj faritaj de lia speciala reprezentanto Ghassan Salame en ĉi tiu kampo.

La sendinto de la UN proponis en la lasta septembro la agadplanon al Libio por fini la politikan krizon, kiu inkluzivis la okazigon de parlamenta kaj prezidenta elektoj antaŭ la fino de 2018.

Almenaŭ 14 homoj estis mortigitaj kaj pli ol dek aliaj vunditaj en la suicida atako. La libia filio de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato deklaris sian respondecon pri la atako.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin