Fokusoj de la Semajno (Maj. 04)

(GMT+08:00) 2018-05-04 09:12:45     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉinio diris merkrede, ke estas nur unu antaŭkondiĉo por la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Domingo, kio estas agnoski kaj sekvi la principon pri unu Ĉinio.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying faris la rimarkojn, kiam ŝi estis petita por komenti la aserton de Tajvano, ke la ĉina ĉeftero uzis grandan kvanton da financa helpo por persvadi Domingon rompi diplomatiajn rilatojn kun Tajvano.

Hua diris, ke estas nur unu Ĉinio en la mondo, kaj la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas la sola leĝa registaro reprezentanta la tutan Ĉinion, kaj ke Tajvano estas la neforprenebla parto de la ĉina teritorio. Ŝi diris, ke estas konforme al la normoj de internacia leĝo kaj internaciaj rilatoj, ke Domingo rompis la tiel nomatajn "diplomatiajn rilatojn kun Tajvano kaj starigis diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko. La starigo de rilatoj konformiĝas al la bazaj kaj longtempaj interesoj de la du popoloj kaj estas tute racia kaj malkaŝa.

En la komuna komunikaĵo subskribita de Ĉinio kaj Domingo kaj la publika deklaro de Domingo, la dominga registaro asertis sian persiston en la principo pri unu Ĉinio.

Maroka ministro pri eksterlandaj aferoj Nasser Bourita diris marde, ke Maroko decidis rompi rilatojn kun Irano pro ĝia subteno al la okcident-sahara separatisma movado Polisaria Fronto.

En deklaro al la gazetaro, Bourita diris, ke Maroko forpelos la iranan ambasadoron en Rabato kaj fermos sian ambasadorejon en Tehrano. Bourita diris, ke li formale informis sian iranan paralelulon Jawad Darif pri la decido de Maroko dum sia lasta vizito al Irano. Li aldonis, ke lia lando havas fortan ateston pri la partopreno de Irano per ties prokuristo Hizbollah en financa subteno al la Polisaria Fronto kaj per trejnado de ĝiaj membroj por subfosado de la sekureco kaj stabileco de Maroko.

La irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede kategorie malkonfirmis la akuzon de Maroko, ke Tehrano subtenas la okcident-saharan separatisman movadon Polisaria Fronto.

Proparolanto de la ministerio Bahram Qasemi diris en deklaro, ke la akuzo pri kunlaboro de irana diplomato kun la Polisaria Fronto estas malvera. Qasemi aldonis, ke Irano neniam intervenis en la internajn aferojn de diversaj landoj kaj neniam faros tion.

La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj marde kondamnis per la plej fortaj esprimoj la teroristajn atakojn, kiuj okazis lunde en Afganio.

Serio de atakoj okazis lunde en la afgana ĉefurbo Kabulo kaj la suda provinco Kandahar, mortigante almenaŭ 41 homojn kaj vundante 45 aliajn. Inter la mortintoj kaj vunditoj estas virinoj, infanoj, krizokazaj reagantoj, ĵurnalistoj kaj amaskomunikilaj laborantoj.

La Sekureca Konsilio diris en deklaro, ke la membroj de la Sekureca Konsilio esprimas sian plej profundan simpation kaj kondolencon al la familioj de la viktimoj kaj al la afgana registaro kaj deziras rapidan kaj plenan resaniĝon al la vunditoj. La konsilio reasertis, ke terorismo en ĉiuj formoj kaj manifestiĝoj estas unu el la plej gravaj minacoj al internaciaj paco kaj sekureco. Ĝi ankaŭ substrekis la bezonon alporti tiujn respondecajn pri la agoj al justeco, kaj urĝis ĉiujn ŝtatojn kunlabori kun la afgana registaro kaj ĉiuj aliaj rilataj aŭtoritatoj. La deklaro diris ankaŭ, ke la ekstremisma grupo Islama Ŝtato deklaris sian respondecon pri la atakoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin