Novaĵoj (Majo 07)

(GMT+08:00) 2018-05-07 17:09:48     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 7-a de majo, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Li Keqiang komencis oficialan viziton al Indonezio; Israela ĉefministro diris, ke Israelo malhelpos al Irano grandigi sian forton en Sirio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Dimanĉe posttagmeze, ĉina ĉefministro Li Keqiang atingis Ĝakarton kaj komencis oficialan viziton al Indonezio laŭ invito de indonezia prezidento Joko Widodo.

Li diris en la flughaveno, ke Ĉinio kaj Indonezio estas gravaj najbaroj. Post kiam prezidanto Xi Jinping sukcese vizitis Indonezion en 2013, la du landoj aktive akordigis disvolvajn strategiojn, kaj kunlaboro en diversaj kampoj akiris riĉajn fruktojn. Ĉi-jare estas la 5-jariĝo de establo de ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Indonezio. Lia vizito celas firmigi politikan interfidon, profundigi reciprokprofitan kunlaboron, kaj plibonigi popolan amikecon. Li esperis, ke la du flankoj kune klopodos antaŭenpuŝi la rilatojn kaj kunlaboron en diversaj kampoj por profitigi la du popolojn.

Ĉina ambasadoro al Japanio Cheng Yonghua diris en sia lastatempa artikolo, ke baldaŭa vojaĝo de ĉina ĉefministro Li Keqiang al Japanio estas tre grava por duflankaj rilatoj kaj regionaj kunlaboro kaj prospero.

Dum sia restado en la najbara lando, Li faros oficialan viziton al Japanio, la unuan de ĉina ĉefministro en ok jaroj, kaj ĉeestos la sepan kunvenon de gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio, triflankan mekanismon, kiu estas rekomencita post du jaroj kaj duono.

La ambasadoro diris, ke la vojaĝo firmigos la varmiĝan tendencon en la ĉina-japanaj rilatoj kaj plibonigos la triflankan kunlaboron de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio.

Cheng memoris, ke la ĉina-japanaj rilatoj trairis malfacilojn en la komencaj jaroj de ĉi tiu jardeko, kio grave damaĝis la politikan reciprokan fidon kaj praktikajn interesojn de la du landoj. Li diris, ke en novembro de 2014, la du flankoj atingis kvar-punktan interkonsenton, kiu reasertis la principojn por konvena traktado de historiaj, teritoriaj kaj aliaj demandoj, kaj la duflankaj rilatoj komencis pliboniĝi.

Speciala sendito de Ĉinio pri la mez-orienta demando Gong Xiaosheng dimanĉe esprimis profundan maltrankvilon pri la situacio de Mez-Oriento, dirante, ke Ĉinio volas akceli intertraktadon kaj pacon en la regiono.

La vizitanta sendito faris la rimarkojn en renkontiĝo kun Jamal Aqeel, adjunkto de subsekretario pri politikaj kaj ekonomiaj aferoj de la saud-arabia Ministerio de Eksterlandaj Aferoj.

Gong diris, ke la demandoj, inkluzive de la civila milito en Sirio, konflikto inter Palestino kaj Israelo, milito en Jemeno kaj la irana nuklea interkonsento, severe minacis la pacon kaj stabilecon de la regiono, kaj Ĉinio donas grandan atenton al la komplika situacio en Mez-Oriento. Li diris, ke Ĉinio, kiel amiko de mezorientaj landoj, esperas, ke landoj en la regiono solvos disputojn per politikaj dialogoj kaj finos konfliktojn kiel eble plej baldaŭ por realigi pacon kaj stabilecon en Mez-Oriento.

Aqeel aprezis la sintenon de Ĉinio pri mezorientaj demandoj, kiu estas justa kaj senpartia kaj ne serĉas proprajn gajnojn. Li esprimis esperon, ke Ĉinio ludos pli grandan rolon en akcelado de paco en Mez-Oriento per siaj pliiĝanta internacia influo kaj amikeco kun landoj en la regiono.

Israela ĉefministro Benjamin Netanyahu diris dimanĉe en kunveno de la kabineto, ke Israelo malhelpos al Irano grandigi sian militan forton kontraŭ Israelo en Sirio.

Netanyahu diris, ke en la lastaj kelkaj monatoj, la Islama Revolucia Gvardio de Irano transigis al Sirio progresintajn armilojn por atako al Israelo, inkluzive de senpilotaj aviadiloj kaj ter-teraj misiloj. Li aldonis, ke Israelo ne volas eskaladi la situacion, sed ili estas pretaj por firme malhelpi agresajn agojn de Irano kontraŭ Israelo, eĉ se tio signifas militon.

Netanyahu diris al fremdlandaj raportistoj post la kunveno, ke la interkonsento pri la nuklea demando de Irano estas tre malbona, kaj ĝi devas esti komplete reviziita aŭ tute abolita. Li aldonis, ke se la interkonsento estas konservata sen revizio, Irano posedos nuklean arsenalon post tre mallonga tempo.

La Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) dimanĉe akuzis Usonon pri misgvido de la monda opinio per la diro, ke la promeso de la KDPR al sennukleigo sur la Korea Duoninsulo estas la rezulto de internaciaj sankcioj kaj premo.

La Korea Centra Novaĵ-Agentejo raportis, ke proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de la KDPR diris, ke Vaŝingtono intence provokas la KDPR malgraŭ la pliboniĝo de la situacio sur la Korea Duoninsulo.

La proparolanto diris, ke lastatempe, Usono misigvidis publikan opinion, asertante, ke estas la rezulto de la sankcioj kaj premo, ke la KDPR klarigis sian intencon pri sennukleigo de la Korea Duoninsulo per la Deklaracio de Panmunjom adoptita en la historia norda-suda pintkunveno. Li atakis Usonon pri la diro, ke ĝi ne malstreĉos la sankciojn kaj premon antaŭ ol la KDPR tute rezignos siajn nukleajn armilojn. Li avertis, ke se Vaŝingtono malkalkulos la pacaman intencon de la KDPR kiel signon de malforteco kaj daŭrigos siajn premadon kaj militajn minacojn kontraŭ ĉi-lasta, la traktado de la nuklea demando sur la duoninsulo estos kontraŭefika.

Turka ministro pri eksterlandaj aferoj Mevlut Cavusoglu diris, ke Turkio faros reprezalion, se Usono aprobos leĝprojekton haltigi vendon de armiloj al la lando.

Cavusoglu diris dum intervjuo kun loka televido, "Se Usono faros paŝon al embargo aŭ viza malpermeso kontraŭ ni, Turkio certe reagos al tio."

Antaŭ du tagoj, la usona Ĉambro de Reprezentantoj publikigis la detalojn de la jara leĝprojekto pri defendo kun 717 miliardoj da usonaj dolaroj, inkluzive de eventuala haltigo de armilan vendon al Turkio.

La propono petas la usonan Departementon de Defendo haltigi la vendon de ĉefaj defendaj ekipaĵoj al Turkio ĝis kiam la departemento liveros al la Kongreso raporton pri la rilato inter la du landoj.

La loka polico diris, ke pakistana ministro pri internaj aferoj Ahsan Iqbal estis pafvundita en intenco de murdo dimanĉe vespere dum kunveno en la distrikto Narowal en la orienta provinco Panĝabo de la lando. Proparolanto de la registaro de Panĝabo diris, ke la ministro jam estas ekster danĝero kaj transigita per helikoptero al hospitalo en Lahoro, ĉefurbo de la provinco.

Imran Kishwar, oficiro el la distrikta polico de Narowal, diris, ke loka loĝanto ekpafis al la ministro tuj post kiam li finis sian paroladon dum kunveno en la urbeto Kanjrur de la distrikto, la hejmloko de la ministro. La atakinto Abid Hussain, 22-jara, faris nur unu pafon je la distanco de 10 ĝis 12 metroj, kaj la kuglo trafis la dekstran brakon de la ministro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin