Inaŭgura ceremonio de statuo de Markso

(GMT+08:00) 2018-05-08 10:31:43     Redaktoro:Selena

Okaze de la 200a datreveno de la naskiĝo de Markso en la 5a de majo, germana sudokcidenta urbo Trier okazigis solenajn ceremoniojn. La statuo de Markso, kiu estis donacita de Ĉinio al Trier, estis inaŭgurita en tiu tago.

Guo Weimin, vicestro de Informa Oficejo de la ĉina Ŝtata Konsilio, faris parolon, dirante, ke la statuo de Markso estas simbolo de la amikeco inter Ĉinio kaj Germanio. Ĉinio esperas, ke per donaco de la statuo, la du landoj plifortigos inter si interŝanĝon kaj lernadon de kulturoj, pliigos komprenon kaj konfidon kaj antaŭenpuŝos la amikecon inter Ĉinio kaj Germanio al pli alta nivelo. Li aldonis, ke grandnombraj ĉinaj vojaĝantoj venas al Trier en ĉiu jaro, kaj li bonvenigas germanojn viziti Ĉinion kaj sperti novajn ŝanĝiĝojn kaj disvolviĝojn de Ĉinio kaj varmecon kaj gastamon de ĉinaj popolanoj.

Malu Dreyer, estro de la ŝtato Rheinland-Pfalz, al kiu Trier apartenas, montris, ke tiu ĉi jaro estas la turisma jaro inter Ĉinio kaj EU, kaj pro tio Germanio kaj Ĉinio okazigos seriojn da aktivecoj, por ke la du popoloj pli komprenu unu la alian.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin