Novaĵoj (Majo 09)

(GMT+08:00) 2018-05-09 16:19:50     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 9-a de majo, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Xi Jinping kaj Kim Jong Un okazigis intertraktadon en la ĉina urbo Dalian; Trump anoncis, ke Usono sin retiros el la irana nuklea interkonsento. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto, renkontiĝis kun Kim Jong Un, prezidanto de la Korea Laborista Partio kaj prezidanto de la Komisiono pri Ŝtataj Aferoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), en la urbo Dalian en la ĉina nordorienta provinco Liaoning de la 7a ĝis la 8a de majo.

Wang Huning, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj membro de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ, ĉeestis rilatajn aranĝojn.

Xi interparolis kun Kim kaj aranĝis bonvenigan bankedon por li. Ili ankaŭ kune promenis kaj ĉeestis tagmanĝon. En sincera kaj amika atmosfero, la plej altaj gvidantoj de la du partioj kaj la du landoj ĉiuflanke kaj profunde interŝanĝis opiniojn pri rilatoj inter Ĉinio kaj la KDPR kaj pri gravaj demandoj de komuna zorgo.

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris marde, ke Ĉinio kaj Usono devas subteni komunikadon por trovi vojon al solvado de sia komerca demando kaj atingo de reciprokprofitaj kaj kungajnaj rezultoj.

Xi faris la rimarkojn dum telefona konversacio kun usona prezidento Donald Trump. La du gvidantoj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri ĉina-usonaj rilatoj kaj la situacio sur la Korea Duoninsulo. Xi diris, ke li esperas, ke la du landoj efektivigos la konsenton atingitan de li kaj Trump dum la vizito de la usona prezidento al Ĉinio en la lasta novembro. Ĉinio kaj Usono devas subteni altnivelajn interŝanĝojn kaj komunikadojn sur ĉiuj niveloj sub la principoj de reciproka respekto kaj reciproka profito. Xi diris, ke la du flankoj devas fokusiĝi pri kunlaboro kaj trakti malkonsentojn kaj tiel antaŭenigi sanan kaj stabilan disvolviĝon de duflankaj rilatoj.

Xi ankaŭ vokis Usonon kaj la Korean Demokratian Popolan Respublikon (KDPR) konstrui reciprokan fidon, solvi zorgojn unu pri la alia per dialogo kaj kune antaŭenpuŝi politikan solvadon de la demando de la Korea Duoninsulo. Li petis la usonan flankon konsideri la raciajn sekurecajn zorgojn de Pjongjango.

Trump esprimis sian volon fari komunajn klopodojn kun Ĉinio por plifortigi praktikan kunlaboron en diversaj kampoj kaj konvene trakti la usona-ĉinan komercan demandon. Rilate la demandon de la Korea Duoninsulo, Trump diris, ke Usono fortigos komunikadon kaj kunordigon kun Ĉinio por kune antaŭenpuŝi solvadon per konsiliĝo kaj intertraktado.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang atingis Tokion marde por oficiala vizito al Japanio kaj la 7a kunveno de gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio. Tio estas la unua vizito de ĉina ĉefministro al Japanio en ok jaroj.

Li merkrede ĉeestis la 7an kunvenon de gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio kune kun japana ĉefministro Shinzo Abe kaj sud-korea prezidento Moon Jae-in. Li diris en la kunveno, ke Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio devas efektivigi komunajn projektojn en la kampoj de kunlaboro de industria produktkapablo, redukto de malriĉeco, traktado de katastrofoj kaj energiŝparado per la nova kunlabora maniero "Ĉinio-Japanio-Sudkoreio + X".

Li diris merkrede, ke Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio devas akceli la intertraktadojn pri la triflanka liberkomerca interkonsento kaj atingi la Regionan Ampleksan Ekonomian Partnerecon (RAEP) en frua dato. Li aldonis, ke estas multaj landoj en Azio, kaj la diferenco de disvolviĝo inter ili estas grandega. Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio, kiuj estas ĉe la antaŭa vico de disvolviĝo en Azio, devas plene elvolvi siajn respektivajn avantaĝojn en ekipaĵo, teknologio, kapitalo kaj inĝenieria konstruo kaj kune malfermi la kvarapartian, eĉ multpartian merkaton por akceli la rapidan kaj sanan disvolvadon de aziaj landoj.

Krome, Li urĝis ĉiujn koncernajn partiojn kapti oportunon por antaŭenigi sennukleigon kaj konservi pacon kaj stabilecon sur la Korea Duoninsulo.

Usona prezidento Donald Trump diris marde, ke Usono sin retiros el la interkonsento pri la nuklea demando de Irano, kiu estis subskribita en 2015.

En televida parolado, Trump anoncis la retiron, aldonante, ke li ne subskribos la rezignon pri nukle-rilataj sankcioj kontraŭ Irano. Trump ripetis sian fortan sintenon pri la interkonsento, dirante, ke ĝi ne povis malhelpi al Irano evoluigi nukleajn armilojn aŭ subteni terorismon en la regiono.

Poste, ŝtata sekretario Mike Pompeo diris en anonco, ke Usono laboros kun siaj aliancanoj por trovi realan, ampleksan kaj daŭran solvon al la irana minaco.

Gvidantoj de multaj landoj kaj internaciaj organizoj deklaris siajn starpunktojn pri la usona decido. Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres esprimis gravan maltrankvilon pri la anonco de Trump. En sia deklaro, li urĝis ĉiujn aliajn partoprenantojn de la interkonsento komplete plenumi siajn proprajn promesojn kaj petis aliajn membroŝtatojn de la UN subteni plu la interkonsenton.

La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke Rusio profunde desapontiĝis pri la unuflanka retiro el la nuklea interkonsento kaj la rekomenco de sankcioj kontraŭ Irano.

Franca prezidento Emmanuel Macron, brita ĉefministro Theresa Mary kaj germana ĉefministro Angela Merkel publikigis komunan deklaron, dirante, ke ili bedaŭras la decidon de Trump, kaj ke la tri landoj restos en la nuklea interkonsento.

Alta reprezentanto de la Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Federica Mogherini diris, ke la EU subtenos la nuklean interkonsenton. Ŝi asertis, ke la irana nuklea interkonsento estas unu el la plej grandaj sukcesoj de la internacia komunumo.

Irana prezidento Hassan Rouhani diris marde, ke la islama respubliko restos en la nuklea interkonsento kun aliaj subskribintoj de la Komuna Ampleksa Agadplano sen Usono.

Rouhani diris en parolado rekte elsendita de ŝtata televido, "De nun, la nuklea interkonsento estas interkonsento inter Irano kaj kvin landoj. Mi ĝojas, ke entrudulo (Usono) eliris el la nuklea interkonsento."

Usona prezidento Donald Trump marde faris televidan paroladon en la Blanka Domo. Li diris, ke ŝtata sekretario Mike Pompeo estas sur la vojo al la Korea Demokratia Popola Respubliko, farante preparon por la renkontiĝo inter li kaj la plej alta gvidanto de la KDPR Kim Jong Un. Sed li ne malkaŝis la daton kaj lokon de la renkontiĝo.

Trump diris, ke plano estas antaŭenigita, kaj ankaŭ rilatoj inter Usono kaj la KDPR estas konstruataj. Li esperis, ke la du landoj atingos interkonsenton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin