Konstruo de "Unu Zono kaj Unu Vojo" ĉiam estas aperta por Japanio

(GMT+08:00) 2018-05-09 20:50:22     Redaktoro:Xiong

En la gazetara konferenco de la 9a de majo Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la konstruo de "Unu Zono kaj Unu Vojo" ĉiam estas aperta por Japanio.

Japana amaskomunikilo raportis, ke Ĉinio kaj Japanio planas por si establi asocion kaj oficialan kaj popolan, por ke ambaŭ landoj kunlaboru rilate pli da ekonomiaj programoj en triaj landoj. Por tio Geng Shuang diris:

"'Unu Zono kaj Unu Vojo' estas malfermita kaj inkluziva iniciato kun la principo de kunaj konsiliĝo, kontruado kaj uzado, kaj pro tio ĉiuj landoj kun samaj ideoj povas partopreni en ĝi, kaj Ĉinio ĉiam havas la sintenon apertan al Japanio por ĝia partopreno en 'Unu Zono kaj Unu Vojo'."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin