Ĉinio faras plejeblon serĉi bulgaran alpiston

(GMT+08:00) 2018-05-10 20:06:53     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 10a de majo Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio estas faranta sian plejeblon por serĉi la bulgaran alpiston Boyan Petrov kaj por doni helpon al alilandaj profesiajn teamoj kiuj eble partoprenos en la traserĉado.

Estas raporto, ke unu bulgardevena alpisto lastatempe malaperis en Himalajo. Pri lia serĉado Geng Shuang diris:

"Ĉinio donas grandan atenton al la serĉado de la bulgara alpisto Boyan Petrov. Tuj post la estiĝo de la kazo Ĉinio ĉiam intense laboras por lin traserĉi. Sed malfeliĉe, lastatempe en la vetero de la tereno kie oni faras serĉadon estas ekstreme malbona. Kaj tamen ankoraŭ iras la serĉa laboro."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin