Ĉina kaj japana komercaj ministroj promesis subteni liberan komercon

(GMT+08:00) 2018-05-10 11:30:45     Redaktoro:Yu

Komercaj ministroj de Ĉinio kaj Japanio promesis plibonigi duflankan ekonomian kaj komercan kunlaboron dum sia kunveno merkrede en Tokio.

Ĉina ministro pri komerco Zhong Shan, kiu akompanas ĉinan ĉefministron Li Keqiang por la unua vizito de ĉina ĉefministro al Japanio en ok jaroj, diris, ke la vizito de Li estas grava por duflankaj rilatoj, kaj gvidos kaj antaŭenigos la ĉina-japanajn ekonomiajn kaj komercajn rilatojn atingi novan disvolviĝon en la nova epoko.

Zhong ankaŭ faris tri sugestojn pri profundigo de duflanka praktika kunlaboro:

Unue, la du flankoj devas aktive efektivigi la gravan konsenton atingitan de la gvidantoj kaj antaŭenigi vastan kaj profundan kunlaboron en la kampoj de komerco, investado kaj servokomerco. Due, la du flankoj devas kune antaŭenigi triflankan kunlaboron inter Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio kaj ekonomian integriĝon de Orient-Azio. Ĉinio volas klopodi kune kun Japanio por frue atingi ampleksan kaj reciprokprofitan Liberkomercan Interkonsenton inter Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio sur alta nivelo kaj antaŭenigi intertraktadon pri la Regiona Kompleksa Ekonomia Partnereco. Ĉinio ankaŭ volas sukcesigi la venontan triflankan kunvenon de komercaj ministroj kiel la gastiganto. Trie, la du flankoj devas kune protekti kaj subteni multflankan komercan sistemon kaj akceli ekonomian tutmondiĝon al disvolvado en pli malferma, inkluziva, ekvilibra kaj kungajna direkto, ĉar tio estas utila por ĉiuj. Ĉinio denove invitas kaj bonvenigas Japanion aktive partopreni en la unua Ĉina Internacia Import-Ekspozicio.

Japana ministro pri ekonomio, komerco kaj industrio Hiroshige Seko diris, ke Japanio volas klopodi kune kun Ĉinio por puŝi duflankan ekonomian kaj komercan kunlaboron al profunda disvolviĝo, precipe en servaj sektoroj kaj triamerkata kunlaboro.

Sub la ĉeesto de la dulandaj ĉefministroj, la du komercaj ministroj subskribis memorandojn pri duflanka kunlaboro en servokomerco kaj pri triamerkata kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin