Ĉina ĉefministro vokis Ĉinion, Japanion kaj Sud-Koreion defendi liberan komercon

(GMT+08:00) 2018-05-10 11:50:14     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang merkrede vokis Ĉinion, Japanion kaj Sud-Koreion kune protekti liberan komercon, vastigi investon kaj kunlaboron de industria produktkapablo, kaj plifortigi kunlaboron de novigado kaj interpopolajn interŝanĝojn.

Li diris dum sia parolado en komerca pintkunveno de la tri landoj , ke kunlaboro inter Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio, kiel najbaroj aŭ regionaj ĉefaj ekonomioj, havas elastecon kaj viglecon kun vastaj perspektivoj.

La komerca pintkunveno estis okazigita post triflanka kunveno inter Li, japana ĉefministro Shinzo Abe kaj la sudkorea prezidento Moon Jae-in en Tokio.

La ĉina ĉefministro instigis la tri landojn krei pacan kaj stabilan medion por disvolviĝo, sekvi la vojon de paca disvolviĝo, respekti unu alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, kaj konvene trakti sentivajn demandojn kaj disputojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin