Siria aerdefenda sistemo reagis al israela misil-atako

(GMT+08:00) 2018-05-10 13:44:09     Redaktoro:Yu

La siria nacia televido raportis ĵaŭde, ke la siria aerdefenda sistemo tiutage interkaptis kaj paffaligis dekojn da misiloj pafitaj de Israelo al la siria teritorio.

La raporto diris, ke ekde la frumateno la israela armeo daŭre pafis misilojn al la siria teritorio, kaj la siria aerdefenda sistemo senĉese reagis kaj paffaligis dekojn da misiloj. Partaj misiloj trafis plurajn militajn objektivojn de Sirio, inkluzive de la aerdefenda trupo, radaro kaj arsenalo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin