Ĉefo de UN esprimis maltrankvilon pri konflikto en Jemeno

(GMT+08:00) 2018-05-10 14:14:49     Redaktoro:Yu

Stephane Dujarric, proparolanto de ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres, diris, ke la ĝenerala sekretario merkrede esprimis profundan maltrankvilon pri la lastatempa drasta eskaladiĝo de konflikto inter Saud-Arabio kaj la ribela grupo Houthi en Jemeno.

Aeratakoj de la milita koalicio gvidata de Saud-Arabio lunde trafis registaran konstruaĵon en la ĉefurbo Sanao sub la regado de ribeluloj, kaj la grupo Houthi ĵetis balistajn misilojn dimanĉe kaj merkrede al malsamaj objektivoj en Saud-Arabio, inkluzive de la ĉefurbo Riado.

Dujarric diris en la deklaro, ke Guterres atentigis ĉiujn partiojn de la konflikto, ke ili devas observi internacian humanitaran leĝon, precipe preni paŝojn por protekti civilulojn. Ĉiuj potencialaj malobservoj de internacia humanitara leĝo devas esti plene esploritaj kaj tiuj respondecaj pri malobservoj devas esti punitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin