Novaĵoj (Majo 11)

(GMT+08:00) 2018-05-11 15:33:25     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 11-a de majo, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉina ĉefministro renkontiĝis kun japana imperiestro; Trump renkontiĝos kun Kim de la KDPR en Singapuro. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun la japana imperiestro Akihito en Tokio ĵaŭde.

Li transdonis la salutojn de ĉina prezidanto Xi Jinping al la imperiestro. Li diris, ke lia vizito al Japanio koincidas kun la 40a datreveno de la subskribo de la Ĉina-Japana Traktato de Paco kaj Amikeco. Ĉinio atendas restudi la spiriton de la traktato kun Japanio per la vizito kaj puŝi la duflankajn rilatojn reveni al la normala vojo kaj atingi novan progreson.

Dum lia vizito, Li interparolis kun japana ĉefministro Shinzo Abe, renkontiĝis kun gvidantoj de la Dieto kaj estroj de regantaj kaj opoziciaj partioj. Li ankaŭ vizitis la japanan nordan insulon Hokajdo por plifortigi lokajn interŝanĝojn. Li diris, ke Ĉinio volas plibonigi interpopolajn interŝanĝojn kun Japanio, firmigi la publikan fundamenton por la duflankaj rilatoj kaj plibonigi komprenon kaj amon inter la du popoloj.

Imperiestro Akihito diris, ke li tre ĝojas vidi la oficialan viziton de ĉefministro Li al Japanio en tiel grava jaro, esprimante sian esperon por plua kresko de la rilatoj per la vizito. La imperiestro aldonis, ke li ĉiam memoras la momenton, kiam li estis varme bonvenigitaj de la ĉina popolo dum sia vizito al Ĉinio antaŭ 20 jaroj.

Ĵaŭde tagmeze laŭ la loka tempo en Tokio ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj japana ĉefministro Shinzo Abe kune ĉeestis la ceremonion festantan la 40-an datrevenon de la subskribo de la Ĉina-Japana Traktato de Paco kaj Kunlaboro kaj bonvenigantan ĉefministron Li. Ĝin ĉeestis proksimume 2 000 homoj el politikaj kaj ekonomiaj rondoj kaj amikaj societoj de Ĉinio kaj Japanio.

Li diris en sia prelego, ke ĉi-jare estas la 40-a jariĝo pri subskribo de Ĉina-Japana Amika Traktado. La traktado konfirmis diversajn principojn laŭ la leĝa sistemo de la Komuna Deklaro de Ĉinio kaj Japanio, inkluzive de tio, ke Japanio profunde sinekzamenu pri milita respondeco kaj firme persistu en la principo de unu Ĉinio, klare deklaris, ke Ĉinio kaj Japanio daŭre persistu en amikeco, kaj difinis politikan bazon kaj leĝan regulon de la dulandaj rilatoj.

Stephane Dujarric, proparolanto de ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres, diris ĵaŭde, ke la ĝenerala sekretario esprimas bonvenon al la lastatempa 7a kunveno de gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio en Tokio. Dujarric diris en deklaro, ke Guterres aprezas la subtenon de la gvidantoj al la Deklaracio de Panmunjom kaj ilian kunlaboron por sennukleigo de la Korea Dunoninsulo, kaj esperas, ke la komuna decido de la nordorient-aziaj landoj firmigos la vojon al longedaŭra paco kaj stabileco de la regiono.

Usona prezidento Donald Trump diris ĵaŭde en socia komunikilo Twitter, ke li renkontiĝos kun la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) Kim Jong Un en Singapuro en la 12a de junio.

Trump diris, ke la tre atendata renkontiĝo inter Kim Jong Un kaj li okazos en Singapuro en la 12a de junio, kaj ili provos fari ĝin tre speciala momento por la monda paco. Li faris la rimarkojn, post kiam la KDPR liberigis tri arestitajn usonajn civitanojn, kiuj revenis al Usono kune kun ŝtatsekretario Mike Pompeo ĵaŭde post lia vizito al Pjongjango.

La ĉina Ministerio de Komerco diris ĵaŭde, ke Ĉinio estas forte malkontenta pri la uzo de la maniero "surrogata lando" fare de la Eŭropa Unio en enketo kontraŭ ĉinaj produktoj.

Proparolanto de la ministerio Gao Feng diris, ke en antidumpinga enketo kontraŭ pneŭoj faritaj en Ĉinio, la Eŭropa Komisiono daŭre uzis la maljustan manieron "surrogata lando", kiu trudas komercajn reĝustigajn rimedojn per kalkulo de produktkostoj bazitaj sur datumoj en tria lando, kaj troigis la gradon de dumpingo. Ĉinio urĝas la Eŭropan Union trakti ĉinajn entreprenojn juste en la enketo.

Ĉi tio okazis post kiam la Eŭropa Komisiono anoncis la altrudon de antidumpinga dogano al pneŭoj importitaj el Ĉinio ekde la 8a de majo kaj por la daŭro de ses monatoj.

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris ĵaŭde en Moskvo, ke la rusa flanko serioze zorgas pri retiro de Usono el la Komuna Ampleksa Agadplano, interkonsento pri la nuklea demando de Irano, kaj vokas ĉiujn aliajn subskribintojn de la interkonsento interkonsiliĝi por eviti kompletan rezignon pri ĝi.

Laŭ la retejo de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Lavrov diris al la gazetaro post sia renkontiĝo kun germana ministro pri eksterlandaj aferoj Heiko Maas, ke la nuklea interkonsento estas tre grava por konservi stabilecon de la okcident-azia regiono kaj malhelpi disvastigon de amasdetruaj armiloj. Li diris, ke la rusa flanko serioze zorgas pri la usona anonco pri retiro el la nuklea interkonsento kaj rekomenco de sankcioj kontraŭ Irano, opiniante, ke la ago serioze malobservis rilatajn enhavojn de la rezolucio 2231 de la Sekureca Konsilio de la UN. Li aldonis, ke ĉiuj aliaj rilataj landoj devas taksi ĉiujn eblajn sekvojn de la usona retiro, kaj konsiliĝi pri kontraŭrimedoj por konservi efikon de la nuklea interkonsento.

La usona Ministerio de Financo diris ĵaŭde, ke ĝi efektivigas sankciojn kontraŭ naŭ iranaj individuoj kaj entoj por disrompi la vastan moninterŝanĝan reton en Irano kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.

La decido estis farita post kiam usona prezidento Donald Trump anoncis retiri la landon el la historia nuklea interkonsento pri Irano.

La ministerio diris en anonco, ke Usono kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kune agos por disrompi la vastan moninterŝanĝan reton en Irano kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kiu akiris kaj transigis milionojn da sumo kalkulita per la usona dolaro al la irana Islama Revolucia Gvardio por financi ĝiajn malicajn agadojn kaj regionajn prokurajn grupojn.

La Ĝenerala Asembleo de la UN ĵaŭde adoptis rezolucion starigi laborgrupon por intertraktado, kiu celas konkludi Tutmondan Pakton pri la Medio, internacian instrumenton kun leĝa devigo.

La rezolucio iniciatita de Francio gajnis la subtenon de 143 landoj. Irano, Filipinoj, Rusio, Sirio, Turkio kaj Usono voĉdonis kontraŭ ĝi. Ses aliaj landoj sin detenis, dum pluraj ŝtatoj ne voĉdonis. Ĝi petas ĝeneralan sekretarion de la UN, Antonio Guterres, prezenti al la Ĝenerala Asembleo raporton, kiu identigas kaj taksas eblajn mankojn en internaciaj leĝoj pri medio kaj ĉi-rilataj instrumentoj por plifortigi ilian efektivigon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin