Ĉinio forte malkontenta pri komerca praktiko de EU

(GMT+08:00) 2018-05-11 11:23:25     Redaktoro:Yu

La ĉina Ministerio de Komerco diris ĵaŭde, ke Ĉinio estas forte malkontenta pri la uzo de la maniero "surogata lando" fare de la Eŭropa Unio en enketo kontraŭ ĉinaj produktoj.

Proparolanto de la ministerio Gao Feng diris, ke en antidumpinga enketo kontraŭ pneŭoj faritaj en Ĉinio, la Eŭropa Komisiono daŭre uzis la maljustan manieron "surrogata lando", kiu trudas komercajn reĝustigajn rimedojn per kalkulo de produktkostoj bazitaj sur datumoj en tria lando, kaj troigis la gradon de dumpingo. Ĉinio urĝas la Eŭropan Union trakti ĉinajn entreprenojn juste en la enketo.

Ĉi tio okazis post kiam la Eŭropa Komisiono anoncis la altrudon de antidumpinga dogano al pneŭoj importitaj el Ĉinio ekde la 8a de majo kaj por la daŭro de ses monatoj.

Gao diris, ke la rimedo de la EU ne nur damaĝos la interesojn de ĉinaj entreprenoj, sed ankaŭ subfosas la longtempan disvolvadon de la rilata industrio de la EU kaj interesojn de ĝiaj konsumantoj. Li aldonis, ke Ĉinio atenteme observos la disvolviĝon de la afero kaj firme defendos la leĝajn interesojn de ĉinaj entreprenoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin