Ĉefo de UN bonvenigis kunvenon de gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio

(GMT+08:00) 2018-05-11 11:35:56     Redaktoro:Yu

Stephane Dujarric, proparolanto de ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres, diris ĵaŭde, ke la ĝenerala sekretario esprimas bonvenon al la lastatempa 7a kunveno de gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio en Tokio.

Dujarric diris en deklaro, ke Guterres aprezas la subtenon de la gvidantoj al la Deklaracio de Panmunjom kaj ilian kunlaboron por sennukleigo de la Korea Dunoninsulo, kaj esperas, ke la komuna decido de la nordorient-aziaj landoj firmigos la vojon al longedaŭra paco kaj stabileco de la regiono.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis la 7an kunvenon de gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio en Tokio kune kun japana ĉefministro Shinzo Abe kaj sud-korea prezidento Moon Jae-in merkrede en Tokio. Ili interŝanĝis opiniojn pri kunlaboro de la tri landoj kaj pri regionaj kaj internaciaj demandoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin